Linz
El Vikipedio
Linz (prononcu: linc) estas la ĉefurbo de Aŭstrio Supra. Supra Aŭstrio estas unu inter la 9 federaciaj ŝtatoj de Aŭstrio. Linz havas loĝantaron de ĉirkaŭ 200.000 personoj. Linz situas inter Munkeno, en Germanio, kaj Vieno, en Aŭstrio, ĉe la rivero Danubo. Linz estas grava industria urbo.
Historie Linz situis nur sur la suda bordo de Danubo; la parto norde nomiĝas Urfahr kaj de 1919 apartenas al Linz. De Urfahr estas etŝpura fervojo al monteto Pöstlingberg, kun belaj pilgrima preĝejo kaj panoramo al la urbo kaj la danuba valo. La fervojo havas maksimuman deklivon de pli ol 10 % kaj tiel kredeble estas la plej kruta frot-trakcia fervojo de la mondo.
Linz estas naskiĝurbo de Arnold Mimbeck. Keplero kaj Bengt-Arne Wickström tie instruis.
En 2009 Linz estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Vilno.
[redaktu] Esperantistoj de Linz
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |