Loterio
El Vikipedio
Loterio estas hazardludo laŭ kiu la partoprenantoj ricevas numeritajn biletojn, kiuj rajtigas ilin al ŝancoj pri gajno montrota de la sorto.
Ekzistas du tipoj de la loterio: ĉe la aktiva, la ludanto mem elektas la ciferojn; ĉe pasiva ŝli aĉetas la loton (ekz. hispana kristnaska loterio).
Enhavo |
[redaktu] Historio
Loterion elpensis la Ĝenovanoj en la 15-a jc., por elekti la novajn anojn de la konsilanoj. Ili skribis 90 nomojn sur papereto kaj elektis 5 el tiuj. El tio evoluis la loterio kiel hazardludo, kiun unuafoje prezentis la ĝenovano Benedetto Gentile. Ĉar la ludo certigis grandan enspezon, la regnantoj, ŝtato memtiris la ludjuron por certigi por si mem la enspezojn. Ankaŭ nuntempe la ŝtato mem posedas la rajtojn aŭ ĝi forvendis ilin en koncesion.
Oni ofte akuzis, morale atakis la ludon, la ludantojn.
[redaktu] ekzemploj por "aktiva" loterioj
laŭ landoj ekzistas diversaj sistemoj:
Aŭstrio | 6 el 45 |
Nederlando | 6 el 45 |
Germanio | 6 el 49 |
Svislando | 6 el 45 |
Italio | 5 el 90 |
Hungario | 5 el 90 |
Latvio | 6 el 30 |
Belgio | 6 el 42 |
Hispanio | 6 el 49 |
Svedio | 7 el 35 |
[redaktu] Eŭro-loterio
La unua lotado de la tuteŭropa loterio okazis la 13-an de februaro de 2004 kaj oni povis aĉeti loteriajn biletojn (veti) en Hispanio, Francio kaj Britio. Ĝis fino de 2004 la ludo aperis eĉ en Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnlando, Italio, Latvio, Luksemburgio, Norvegio, Nederlando, Svedio kaj Svislando.
La luda formulo estas "5 el 50 plus 2 el 9" kaj unu loto kostis 2 eŭrojn. Ĉar multaj povas partopreni, la gajnebla sumo rapide akiras milionojn da eŭroj.
La evoluo de la loterio estas la pli granda ĉefgajno kaj nur gajnetoj por aliaj ludantoj. La plej granda gajnanto estas ĉiam la ŝtato.