Lyon
El Vikipedio
Liono Lyon |
|
---|---|
Lando | Francio |
Regiono | Rodano-Alpoj |
Departemento aŭ Federacia ŝtato aŭ Provinco |
Rodano |
Poŝta Kodo | 69000 |
45° 45' 35" N, 4° 50' 32" E Mapo | |
Alteco | 173m |
Areo | 4787ha |
Loĝantoj | 468300 loĝantoj 9783 loĝantoj / km² |
Geografio > Eŭropo > Francio > Rodano-Alpoj > Liono
Liono (franclingve: Lyon [ljõ]) estas la dua urbo de Francio laŭ nombro de loĝantoj. Ĝi situas je la kunfluejo de Rodano (Rhône) kaj Saono (Saône). 445452 loĝantoj en 1999. Liono (tiam latine: Lugdunum) estis fondita de la romia generalo Lucius Munatius Plancus je ĉirkaŭ -43. Dum la romia periodo, Liono estis la gaŭlia ĉefurbo.
Ĝi konservas du romiajn teatrojn, amfiteatron, preĝejojn el diversaj epokoj, urbodomon el la 17-a jarcento, mezepokan hospitalon, kaj vastan kvartalon de domoj el la 15-a – 17-a jarcentoj, bone konservita kaj revalorigita, nomata malnova Liono (Vieux-Lyon). Ĝi estas la ĉefa turisma allogejo en la urbo. La urbo Liono estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En Liono naskiĝis:
- Henri Grouès (Abbé Pierre)
- Karakalo
- Allan Kardec
- Klaŭdio
- Marcel ROUX
- Antoine de Saint-Exupéry
- Bertrand Tavernier
Enhavo |
[redaktu] Esperanto en Liono
La urbestro Herriot, en frua 20-a jarcento, emis al Esperanto, kiam en la urbo estis radiostacio kun konstantaj esperantaj disaŭdigoj per laboro de E. Borel. En 1904 estis fondita „Amikaro Esperantista de Lyon“. Tie okazis la 7-a kongreso de SAT en 12–16-a de aŭgusto 1927, kun ĉirkaŭ 200 partoprenantoj el 15 landoj.
[redaktu] Lionaj Esperantistoj
[redaktu] Urboj kaj urbetoj apud Liono
[redaktu] Kvartaloj de Liono
Liono estas dividita je naŭ urbonoj, kreitaj ekde 1852. La urbonoj estas identifitaj laŭ iliaj nomoj.
- 1a urbono : Pentes de la Croix-Rousse flankoj de la ruĝema-cruĉo, Les Terreaux, Saint-Vincent (Lyon)
- 2a urbono : Cordeliers, Bellecour, Ainay, Perrache et Confluent
- 3a urbono : La Part-Dieu, La Villette, Montchat, La Guillotière
- 4a urbono : La Croix-Rousse Ruĝema Cruĉo, Serin
- 5a urbono : Saint-Jean Sankta Johano - Saint-Paul Sankta Paŭlo - Saint-Georges Sankta Gerogo (Vieux Lyon), Saint-Just Sankta Justo, Fourvière, Le Point-du-Jour, Ménival, Champvert, La Sarra, Saint-Irénée
- 6a urbono : Les Brotteaux, Bellecombe, Tête d'Or Ora Kapo
- 7a urbono : La Guillotière, Gerland, La Mouche
- 8a urbono : Monplaisir, Le Bachut, Mermoz, Les États-Unis unuigitaj ŝtatoj, Le Grand Trou, Moulin à Vent ventmuelilo, Laënnec
- 9a urbonot : Vaise, La Duchère, Saint-Rambert-l'Île-Barbe
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.lyon.fr
http://www.lyonannuaire.com
http://www.lyonweb.net
http://www.toolyon.com
http://www.dboc.net/lyon
http://lyon.rvl.free.fr/
Redaktu
Liono La Croix-Rousse · Place Bellecour · Listo de urboj apud Liono · Karakalo · Allan Kardec · Klaŭdio · Marcel ROUX · Antoine de Saint-Exupéry · Bertrand Tavernier · Emile Borel · KoToPo ·
Francio | Liona urbaro | Eŭropo |
Albigny-sur-Saône · Bron · Cailloux-sur-Fontaines · Caluire-et-Cuire · Champagne-au-Mont-d'Or · Charbonnières-les-Bains · Charly · Chassieu · Collonges-au-Mont-d'Or · Corbas · Couzon-au-Mont-d'Or · Craponne · Curis-au-Mont-d'Or · Dardilly · Décines-Charpieu · Écully · Feyzin · Fleurieu-sur-Saône · Fontaines-Saint-Martin · Fontaines-sur-Saône · Francheville · Genay · Irigny · Jonage · Limonest · Lyon · Marcy-l'Étoile · Meyzieu · Mions · Montanay · La Mulatière · Neuville-sur-Saône · Oullins · Pierre-Bénite · Poleymieux-au-Mont-d'Or · Rochetaillée-sur-Saône · Rillieŭ-la-Pape · Saint-Cyr-au-Mont-d'Or · Saint-Didier-au-Mont-d'Or · Sainte-Foy-lès-Lyon · Saint-Fons · Saint-Genis-Laval · Saint-Genis-les-Ollières · Saint-Germain-au-Mont-d'Or · Saint-Priest · Saint-Romain-au-Mont-d'Or · Sathonay-Camp · Sathonay-Village · Solaize · Tassin-la-Demi-Lune · La Tour-de-Salvagny · Vaulx-en-Velin · Vénissieux · Vernaison · Villeurbanne |