Maŝhado
El Vikipedio
Maŝhado kun 1,5 milionoj da loĝantoj, estas la plej granda urbo nordoriente en Irano. Ĝi estas la ĉefubro de la provinco Centra Ĥorasano aŭ Rezaa Ĥorasano.
Antaŭ lastatempa disdivido de Ĥorasano al kelkaj provincoj, Maŝhado estis la ĉefurbo de la plej granda provinco de Persujo/Irano, t.e. Ĥorasano.
Ĝia nomo, arabdevena, signifas "la loko de martiriĝo" aŭ "martiriĝejo". En ĝi troviĝas la tombo de la 8-a ŝijaa imamo Emam Reza.
Al la Esperantistoj Maŝhado gravas, ĉar tie E-o bone disvolviĝis kaj i.a. E-o-kursoj okaz-is (-as ??) por afganaj rifuĝintoj enkadre de la projekto "Zaban-e-Salam"/Lingvo de Paco.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |