Majo de 2005
El Vikipedio
apr – majo – jun | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
[redaktu] Vendredo, 28-a de majo 2005
- Diversaj manifestacioj en Ajuno, Daĥlo kaj kelkaj marokaj urboj, favore al suvereneco de Okcidenta Saharo.
[redaktu] Merkredo, 25-a de majo 2005
- Rusia ĉefurbo Moskvo restis sen elektro. Proksimume duono de la urbo kaj ankaŭ multaj apudurboj estas absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj. Simila energia krizo okazis antaŭe en Usono (aŭgusto 2003).
[redaktu] Sabato, 21-a de majo 2005
- Troviĝis la kadavroj de 16 ĉiliaj soldatoj en la Andoj; restas 29 soldatoj netrovitaj. La ĉilia prezidento, Ricardo Lagos, deklaris 3 tagojn de funebrado.
[redaktu] Vendredo, 20-a de majo 2005
- Koreaj sciencistoj sukcese faris praĉelojn el klonitaj embrioj de malsanuloj. La atingo eblas doni novajn kuracadojn kontraŭ iuj malsanoj.
[redaktu] Ĵaŭdo, 19-a de majo 2005
- La kuvajta parlamento ŝanĝas la balotan leĝaron tiel ke de nun virinoj rajtas voĉdoni kaj kandidati en parlamentaj balotoj.
- Hispanio kiel sepa lando ratifas la konstitucion de la Eŭropa Unio. Post referendumo kaj voĉdono en la kongreso de deputitoj, nun ankaŭ la senato voĉdonis por la konstitucio, tiel ebligante la ratifon.
[redaktu] Lundo, 16-a de majo 2005
[redaktu] Dimanĉo, 8-a de majo 2005
- Solena kunmemoro de la datreveno de la liberigo de la nazia koncentrejo Mauthausen. Interalie, unuafoje partoprenas hispana reprezentanto, prezidento José Luis Rodríguez Zapatero, kiu omaĝas la milojn da hispanaj respublikanoj tie murditaj.
[redaktu] Merkredo, 4-a de majo 2005
- Sinmortiga bombatenco en la kurda urbo Irbil de Irako mortigas pli ol 50 personojn. En alia incidento, 9 irakaj soldatoj estas mortigitaj en bombatenco en sudo de Bagdado.
- Israelo haltigas la foriron el Cisjordanio ĝis la palestinaj militantaj grupoj estos senarmigitaj.
[redaktu] Mardo, 3-a de majo 2005
- Du usonaj militaviadiloj kolizias super Irako pro malbona vetero. Unu piloto mortis, la alia estas malaperinta.
- Ĉinio preparas donaci al Tajvano du grandajn pandojn kiel signon de bonvola gesto.
[redaktu] Dimanĉo, 1-a de majo 2005
- Ortodoksaj kristanoj, precipe en orienta Eŭropo, sed ankaŭ tutmonde, festas la Paskon. Laboristaj movadoj festas la tagon de la laboro.
[redaktu] Arkivo de Aktualaĵoj
redaktu
2007 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2006 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2005 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2004 tageventoj
[redaktu] Referencoj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.afp.com
- http://www.reuters.com
- http://www.haaretz.com/hasen/spages/571284.html
- http://www.itv.co.th
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |