Junio de 2005
El Vikipedio
maj – junio – jul | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
[redaktu] Ĵaŭdo, 30-a de junio 2005
- Forpasas Fernando de Diego, tradukanto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
[redaktu] Merkredo 29-a de junio 2005
- Hoogeveen, Nederlando: La plej maljuna vivanta homo en la mondo S-ino Hendrikje van Andel-Schipper fariĝis 115-jara.
[redaktu] Mardo, 28-a de junio 2005
[redaktu] Lundo, 27-a de junio 2005
- La kabo-verda parlamento ekas hodiaŭ la diskuton pri la ege komentata eblo de aliĝo de Kabo-Verda Respubliko al Eŭropa Unio. Portugalio subtenas la menciitan aliĝon.
[redaktu] Merkredo, 22-a de junio 2005
[redaktu] Mardo, 21-a de junio 2005
- nova ludo de EIDOS, 25 to Life ('Puno de 25-jara ĝis tutviva malliberigo'), kaŭzas kontroversion en Usono. Senatano Charles Schumer (Dem-NY) severe kritikas la ludon, petante bojkoton, pro tro perfortema temoj; ekzemple en tiu ludo ludanto povas preni la rolon de krimulo kaj mortigi policanojn.
- Oni sensukcese lanĉis la kosmoŝipon Cosmos 1 en la spacon.
- Restas kontraŭleĝa la ĉasado de balenoj.
[redaktu] Dimanĉo, 19-a de junio 2005
- La palestina parlamento akceptis balotan leĝon, kiu ebligos al perfortaj grupoj partopreni en la balotoj. La balotoj okazos post la foriro de Israelo el la Gaza Sektoro, kaj estos la unuaj balotoj ekde 1996.
- Balotadoj en la hispana aŭtonoma komunumo de Galegio. La 82-jara Manuel Fraga Iribarne klopodas atingi sian kvinan sinsekvan venkon.
[redaktu] Sabato, 18-a de junio 2005
En la balotadoj por la prezidenteco de Irano, la du kandidatoj kun relativa majoritato estas Akbar Hashemi Rafsanjani (20,8%) kaj Mahmoud Ahmadinezhad (19,3%). Ili konkuros en definitiva balotado la 24-an de junio.
[redaktu] Mardo, 13-a de junio 2005
- Mohamed ElBaradei denove la ĉefdirektoro de la Internacia Atomenergia Organizo
- Mortis Álvaro Cunhal, iama gvidanto de portugala komunista partio.
- En la proceso de rok-stelulo Michael Jackson, ĵurio verdiktis, ke li estas senkulpa de ĉiuj 10 akuzaĵoj (inter ili je pedofilio).
- Massouma Mubarak fariĝas la unua virina membro de la kuvajta ministra kabineto; ŝi estis universitata profesoro pri politikscienco.
[redaktu] Lundo, 12-a de junio 2005
- Tertremo de 5.5 forteco skuis sudan Kalifornion ĉi-matene.
- Vikipedio atingis 25.000-an artikolon, pri Inkaa imperio.
[redaktu] Sabato, 11-a de junio 2005
- Florence Aubenas kaj Hussein Anoun estas liberaj post 157 tagoj da kaptiteco.
[redaktu] Vendredo, 10-a de junio 2005
- La Kongreso de Bolivio aprobis la nomumon de Eduardo Rodríguez kiel nova prezidento de la respubliko, post la demisio de Carlos Mesa, sekve de popolaj protestoj.
[redaktu] Mardo,7-a de junio 2005
- En Hungario, la parlamentanoj elektis la novan prezidenton László Sólyom [ŝojom laslo], iaman prezidanton de la konstitucia kortumo
[redaktu] Lundo,6-a de junio 2005
- La esperantlingva portalo Ĝangalo.com kun ĉiutagaj novaĵoj denove aperas en la interreto.
- La Suverena Kortumo de Usono decidas, ke kanabo estu kontraŭleĝa eĉ por medicinaj celoj.
[redaktu] Dimanĉo,5-a de junio 2005
- La sekretario de Johano Paŭlo la 2-a rifuzas bruligi la paperojn de la papo.
- Svislandanoj aprobas balote la aniĝon de la nacio al la Traktato Schengen kaj novajn rajtojn por samseksemuloj.
[redaktu] Sabato,4-a de junio 2005
- Fermiĝo de la Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj en Andoro
[redaktu] Ĵaŭdo,2-a de junio 2005
- Liberigas Israelo 400 malliberulojn Palestinajn
[redaktu] Merkredo,1-a de junio 2005
- Nederlando: En referendumo 62% malakceptas la proponitan konstitucion de Eŭropa Unio.
[redaktu] Arkivo de Aktualaĵoj
redaktu
2007 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2006 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2005 tageventoj: Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
2004 tageventoj
[redaktu] Referencoj
Kategorioj: Almanako | Junio | 2005