Malgranda buntpego
El Vikipedio
Malgranda buntpego | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Dendrocopos minor |
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
La malgranda buntpego (Dendrocopos minor) estas ja la plej malgranda buntpego, ne pli granda ol ordinara paseredo! Tamen estas pego kun ties komunaj manieroj, ktp. Kiel aliaj buntpegoj la virbirdo havas ruĝon sur la kapo, sed la inbirdo ne, ĝi estas do nur blank-kaj-nigra. Ĝi ne havas blankan makulon kiel blankdorsa buntpego kaj ne havas makulojn sur la flugiloj kiel granda buntpego. Suba parto esta blanka.
Dimensioj:
longeco de korpo: 14cm - 16cm
malfermo de flugiloj: 28cm - 39cm
pezo: 16g - 26g.
[redaktu] Disvastiĝo
Ĝi estas malmigra, loĝas en tuta Eŭropo. Okcidenta parto de palearktiko (norda Eŭrazio, inkluzive norda Afriko kaj Antaŭa Azio), orienta parto de palearktika regiono (orienta Eŭrazio inkluzive Japanio kaj norda Ĉinio), orientala regiono (Suda Azio).
[redaktu] Ekologio
Ĝi renkontiĝas ĉie, kie estas altaj arboj, urbe eblas en vastaj parkoj, en malfermita lando kun arbaroj, grupoj de arboj, abaretoj, alejoj kaj fruktĝardenoj aŭ en riverbordaj arbarzonoj.
[redaktu] Nestado
Ĝi nestas unu foje jare dum aprilo kaj majo. Ĝi ĉizas nestkavon mem. Ino metas 5-6 blankajn ovojn, kiu kovas geparencojn dum 11 tagoj. Geidoj estas nutrata per ambaŭ parencoj 20 tagoj kaj post ilia ekfluo ili estas ankoraŭ nutrita ĉir. 10 tagoj.
[redaktu] Nutrado
Insektoj kaj iliaj larvoj, malpli formikojn, vintre ankaŭ semojn.
[redaktu] Voĉo
Ties krio estas ripeta "Ki, Ki, Ki ..." sonante "flirte" iom kiel tiuj de kardelo sed monotone.