Marborda pluvio
El Vikipedio
Marborda pluvio | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Charadrius alexandrinus |
La Marborda pluvio, Charadrius alexandrinus, estas eta, kompakta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Spite ties nomo en la angla, Kentish aŭ ano de urbo Kent, tiu specio ne plu bredas en Britio.
Ĝi bredas en plej granda parto de subtropikaj kaj tropikaj marbordaj regionoj de la mondo el centra kaj suda Eŭropo ĝis Japanio, la tuta Afriko, la tuta Aŭstralio kaj en Ameriko en Peruo, Ĉilio, suda kaj orienta Usono kaj la Kariba Maro. Bredantoj en pli varmaj landoj estas loĝantaj, sed nordaj kaj insulaj loĝantaroj estas migrantaj kaj vintras suden al tropikaj regionoj.
Tiu specio bredas en sablaj marbordoj aŭ insulaj lagoj kaj maloftas ĉe freŝa akvo, tamen ĉeestas internajn landojn kiel Hungario, Centra Azio ĝis Mongolio kaj sudorienta Afriko.
[redaktu] Aspekto
Plenkreskuloj estas 15-17 cm longaj kaj havas enverguron de 42-45 cm. Ĝi estas pli malgranda, pli senkolora, pli longkrura kaj pli fajnbeka ol Granda pluvio aŭ Duonreta pluvio. Estas tiom rondforma, ke ŝajnas ne havi kolon. Ties brusta strio neniam estas kompleta kaj plej ofte aperas kiel nur malhelaj flankaj makuloj en brusto. Pro tio eblas konfuzo kun junuloj de Granda pluvio aŭ Malgranda pluvio.
La Marborda pluvio havas suprajn partojn grizbrunajn kaj subajn partojn blankajn en ĉiu plumartipo. La brustaj markoj estas nigraj somere kaj brunaj en aliaj sezonoj. Bredantaj maskloj de kelkaj rasoj havas nigrajn frontan strion kaj maskon ĉirkaŭ -kaj ĉefe sub- la okuloj. La kapo estas ruĝeca ĉefe ĉekole. La kruroj estas nigraj. Dumfluge la flugilplumaro estas nigreca kun blanka strio kiel Granda pluvio.
[redaktu] Subspecioj
La Marborda pluvio havas ses laŭregionajn rasojn aŭ subspeciojn, el kiuj la plej diferencaj estas la du amerikaj aŭ novmondaj, kie estas nomitaj Snowy Plover aŭ Neĝaj pluvioj. Ili estas pli mallongkruraj, palaj kaj grizaj supre ol la malnovmondaj subspecioj kaj bredantaj maskloj malhavas ruĝecan kapon. Ties okulmasko estas ankaŭ senkolora aŭ ne estas.
La hindia kaj srilanka bredantaj formoj ankaŭ malhavas ruĝecan kapon kaj havas ne tre koloran maskon.
- C. a. alexandrinus
- C. a. nivosus
- C. a. tenuirostris
[redaktu] Kutimoj
Ili faras neston en surplanka truo kie la ino demetas el tri ĝis kvin ovojn. Foje okazas dua demetado. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĝis unu monato. Idoj ekflugas post unu monato.
La fluga alvoko estas akra bip aŭ “puit”. Sed ili havas ankaŭ ellaboritan lingvaĵon per multaj diversaj mesaĝoceloj.
Manĝado estas insektoj kaj aliaj senvertebruloj, kiuj estas manĝoplukataj per specifa tekniko de kurado -rapidega- plus haltado, pli ol konstanta plukado kiel faras aliaj vadbirdoj.
Kaze de danĝero forkuras kaj nur lastamomente ekflugas.
Ili vivas ĝis 10 jaroj.
La Marborda pluvio estas unu el la protektitaj migrantaj specioj.
[redaktu] Referenco
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.
Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2
Jyll Bradley's ludas Girl, watching (Junulino, rigardante) pri malkaŝo de birdemula knabino de paro da Marborda pluvio nestantaj en Britio.