Marc van Oostendorp
El Vikipedio
Marc van Oostendorp (naskiĝis je la 15-a de decembro 1967) estas nederlanda lingvisto kaj esperantisto. Li laboras por la pri-nederlandkultura Meertens Instituut kiel esploristo kaj krome estas profesoro en la Universitato de Leiden, pri fonologia mikrovariado.
En Flandrio kaj Nederlando van Oostendorp estas konata kiel kunlaboranto al la asocio pri la nederlanda lingvo Onze Taal ("Nia Lingvo"). Li ankaŭ kunlaboras al Taalpost, retmesaĝo (aperanta trifoje la semajnon) pri lingvo ĝenerale kaj la nederlanda specife. Tion li faras kune kun la flandra ĵurnalisto Ludo Permentier.
Li instruis de septembro 1997 ĝis januaro 2001 interlingvistikon kaj Esperanton en la universitato de Amsterdamo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- La persona retpaĝaro de Marc van Oostendorp (en la nederlanda kaj la angla)
- La vivresumo de Marc van Oostendorp (PDF-dosiero, en la angla)
- Retpaĝaro de la asocio Onze Taal