Mariánské Lázně
El Vikipedio
Mariánské Lázně estas banloka urbo kun 15 600 loĝantoj, situanta en okcidenta Bohemio. Komune kun proksimaj urboj Karlovy Vary kaj Františkovy Lázně ĝi apartenas al la plej signifaj banlokaj urboj en Ĉeĥio kaj al signifaj centroj de vojaĝtrafiko. Fonta kaj torfeja banloko kuracas malsanojn de renoj, spirorganoj kaj urinorganoj, haŭtmalsanojn, artikmalsanojn kaj malsanojn de metabolo. La fontoj, markataj kiel naturmineralakvoj, havas altan enhavon de karbondioksido kaj kelkaj ankaŭ eĉ de fero kaj ili estas malvarmaj. Nuntempe ĉi tie estas pli ol 40 fontoj (la plej konataj estas Kruca fonto, Mariana fonto/Fonto de Maria, Fonto de Ferdinando, Fonto de Rudolfo, Arbara fonto, Fonto de Karolina ka.). Oni aranĝas ĉi tie vicon da kulturaj agadoj, ekz. Muzikfestivalo de Chopin.
En la loko de hodiaŭa urbo ekzistis ekde la 13-a jarcento ĉeĥa vilaĝo Úšovice, kiu apartenis al monaĥejo en Teplá. En la 16-a kaj la 17-a jarcentoj oni minis en la ĉirkaŭaĵo arĝenton. La unuaj informoj pri kuracfontoj estas el la jaro 1528, sed la fontoj estis uzataj nur porokaze. Renomo de ĉi tieaj fontoj iom post iom disvastiĝis kaj fine de la 17-a jarcento estiĝis flanke de la monaĥeĵo en Teplá klopodo konstrui banlokon. Sed malpermeso de lignominado kaj ordono de supera oficejo en Horní Slavkov malhelpis tion, por ke ĉi tieaj arvaroj estu konservitaj por planata konstruado de stanaj minejoj. Nur en la jaro 1786 la monaĥejo sukcesis aĉeti la ĉirkaŭan arbaron kaj komenciĝis konstruado de banloka vilaĝo en senpera proksimeco de la fontoj. Ili nomis ĝin Mariánské Lázně (oficiale ekde la jaro 1808). Doktoro Josef Nehr meritis pri priskribo de efikoj de la unuopaj fontoj. Ĉefa evoluo de banlokaj aferoj okazis komence de la 19-a jarcento. Konstrui banlokan komplekson (kolonadoj, pavilonoj, banlokaj domoj) kaj banlokan parkon oni komencis en la jaro 1817. Fine de la 19-a jarcento Mariánské Lázně estis ekspozicia banloka centro de eŭropa renomo kaj samtempe signifa kultura centro (teatro estis fondita en 1866). Fine de la 19-a jarcento ĉi tie ĉiujare kuracis sin ĉirkaŭ 20 000 banlokaj gastoj (maksimuma nombro 34 509 banlokajn gastojn estis atingita en la jaro 1911). Eĉ famaj personecoj ekplaĉis la banlokon, restadis ĉi tie ekz. la angla reĝo Eduardo la 7-a (Anglio), Johann Wolfgang von Goethe, Frédéric Chopin, Rudolf Wagner, Johanes Strauss, Franz Kafka, Maxim Gorkij, Sigmund Freud, Thomas Alva Edison kaj pluaj.
El memorigaĵoj eminentas pavilono de Kruca fonto, devene pseŭdojona konstruaĵo el la jaroj 1818 – 1826. Sude de Kruca fonto estas ĉefa kolonado, la unika ŝtala novbaroka konstruaĵo kun gismetalaj plastikaĵoj kaj dekorativa ornamaĵo el la jaroj 1889 – 1899, rekonstruita en la jaroj 1974 – 1981. En fino de la kolonado estis establita Kantanta fontano (ĝi ludas ekde majo ĝis oktobro ĉiun malparan horon unu el ok komponaĵoj). Al pluaj signifaj banlokaj konstruaĵoj apartenas trietaĝa novrenesanca konstruaĵo de Centra banloko apud Mariana fonto (konstruita en loko de pli malnova banloka konstruaĵo en 1892), plu klasicisma kolonado de Arbara fonto (1869), kolonado de Fonto de Karolina (konstruita en 1988 kiel preciza kopiaĵo de devena kolonado el la jaro 1823 kun aloj el 1869), vico da hotelaj kaj loĝigkonstruaĵoj, ekz. hotelo Hvězda (Stelo) (1819), kuracejo Kavkaz (devene palaco de Klebelsberg el 1821) ka.
En la urbo estas ankaŭ urba muzeo, kiu dediĉas sin al la historio de la urbo kaj la regiono, eluzado de la mineralakvoj kaj ĉi tie estas kolektaro de banlokaj glasetoj. En la urbo troviĝas ankaŭ daŭra ekspozicio dediĉita al naŭ vizitoj de la angla reĝo Eduardo la 7-a, monumento de Frédéric Chopin estas lokigita en pensiono, kie la muzikisto restadis en la jaro 1836. La ekspozicio rememorigas liajn kvar restadojn, la vivon kaj la verkojn.
Regiono Karlovy Vary | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Cheb | |
▼ | |
Aš ~ Dolní Žandov ~ Drmoul ~ Františkovy Lázně ~ Hazlov ~ Hranice ~ Cheb ~ Krásná ~ Křižovatka ~ Lázně Kynžvart ~ Libá ~ Lipová ~ Luby ~ Mariánské Lázně ~ Milhostov ~ Milíkov ~ Mnichov ~ Nebanice ~ Nový Kostel ~ Odrava ~ Okrouhlá ~ Ovesné Kladruby ~ Plesná ~ Podhradí ~ Pomezí nad Ohří ~ Poustka ~ Prameny ~ Skalná ~ Stará Voda ~ Trstěnice ~ Třebeň ~ Tři Sekery ~ Tuřany ~ Valy ~ Velká Hleďsebe ~ Velký Luh ~ Vlkovice ~ Vojtanov ~ Zádub-Závišín | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |