Frédéric Chopin
El Vikipedio
Fryderyk Franciszek Chopin (en franca Frédéric-François Chopin) (naskiĝis la 22-an de februaro 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto. Liaj gepatroj estis la franca enmigrinto Mikołaj (Nicolas) CHOPIN kaj la polino Tekla Justyna KRZYŻANOWSKA.
Li komencis sian muzikan kleriĝon en 1817, komponis sian unuan verkon en 1817 kaj unuafoje prezentis sin publike en 1818. Lia muzika instruisto estis Joseph Elsner. Ek de 1826 li studis en la Muzika Altlernejo de Varsovio ĉe Wojciech ŻYWNY.
En 1830 li iris de Pollando al Francio, ŝanĝante siajn antaŭnomojn de Fryderyk Franciszek al Frédéric-François (lia familia nomo jam estis franca). La plejparton de sia plua vivo li vivis en aŭ proksime de Parizo. De 1838 al 1847 li estis amanto de George Sand; kiam li serioze malsaniĝis, ili interkonsentis disiĝi. Laŭdire la antaŭludoj al lia "verko 28" (opus 28), verkita dum restado kun ŝi sur Majorko, spegulas senesperan humoron de tiu tempo, kiu kredeble fortigis en li tuberkulozon kaj fine kaŭzis lian morton je la aĝo de 39 jaroj.
Li petis, ke je lia funebro oni ludu la rekviemon de Mozart, sed en la preĝejo de Magdaleno, kie oni celebris lian funebron, oni ne volis permesi, ke kantu virinoj. Pro tiu disputo la entombigo prokrastiĝis je du semajnoj, sed fine oni akceptis lian lastan deziron.
La pola prononco de lia familia nomo estus "ĤOpin", se ĝi estus pola; la origina franca prononco estas "ŝoPE" (kun la fina E nazaligita), kaj pole oni foje literumas ĝin "Szopen". La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.classicalarchives.com/chopin.html
- http://www.chopin.pl
- http://www.angelfire.com/tn3/papazacharias/chopin.html
- http://www.gutenberg.net/etext/4386
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |