Mefito
El Vikipedio
??Mefito | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Mephitis mephitis
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Mephitis mephitis |
Mefito (Mephitis) estas genro de rabobestoj kiuj sin defendas per elŝprucigo de tre fetoranta likvaĵo kontraŭ la atakanto. Ĝi havas longan, delikatan malhelbrunan ĝis bluete nigran hararon; blanka strio de kapo sur la nuko forkforme disiĝas.
Oni foje nomas ilin putoroj pro la simileco de aspekto al la putoro (Mustela putorius), membro de la musteledoj. Iam oni lokigis mefitojn (kaj la aliajn mefitedojn) inter la musteledoj - iuj ankoraŭ lokigas ilin tie - sed lastatempaj genetikaj esploroj montris ke ili estas malpli proksime parencaj al la musteledoj ol oni antaŭe pensis.[1]
[redaktu] Piednotoj
- ↑ Dragoo, J., R. Honeycutt. 1997. Systematics of mustelid-like carnivores. Journal of Mammalogy, 78/2: 426-443.