Putoro
El Vikipedio
?Putoro Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc) |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Putoroj
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Mustela putorius (Linnaeus, 1758) |
Putoro (Putorius putorius; Mustela putorius) estas specio de mustelo. Ĝi havas brilan, nigrabrunan ĝis nigran kovran hararon, kiu sur flankoj ne kovras flavan vilon. Post la okuloj kaj sub la oreloj estas blanka makulo.
Speciala kvalito de putoro estas ĝia sistemo de defendo: ĝi ŝprucas kontraŭ malamiko sufokan fiodorantan likvon, kiu estas malfacile lavebla. Putoro estas longa 30 cm kaj ĝia vosto 20 cm, pezo inter 0,5 - 1 kg. Putoroj pariĝas en marto kaj aprilo, post 40 tagoj la femalo naskas 3 ĝis 7 idojn, kiuj post 3 monatoj memstariĝas kaj post 8 monatoj povas mem pariĝi.
Vidu ankaŭ: Stepa putoro (Putorius eversmanni) kun hararo malpli longa, malpli densa kaj kutime pli hela ol ĉe (eŭropa) putoro.