Mia najbaro Totoro (filmo)
El Vikipedio
Mia najbaro Totoro | |
---|---|
Originala titolo | となりのトトロ Tonari no Totoro |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 86 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Scenaro | MIYAZAKI Hayao |
Produkto | Studio Ghibli |
Mia najbaro Totoro (japane: となりのトトロ Tonari no Totoro, 1988) estas animacia filmo de Studio Ghibli. La reĝisoro estis Miyazaki Hayao.
La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La 11-jaraĝa knabino Sacuki, la protagonisto de tiu filmo, kune kun sia 4-jara fratino Mej kaj ilia patro translokiĝas al domo en la kamparo. La du knabinoj kutimiĝas al nova ĉirkaŭaĵo dume malkvietante pri ilia patrino kiu ankoraŭ troviĝas en hospitalo. La filmo rakontas delikatsente la adventurojn de la du knabinoj amikiĝante al arbaraj spiritoj kiuj vivas en grandega arbo en la najbareco.
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Satsuki ( サツキ [sacuki] )
- La 11-jaraĝa knabino Sacuki amas sian plijunan fratinon Mej, sed ankaŭ kverelas kun ŝi de tempo al tempo. Kiam Mej malaperas Sacuki sentas responsa kaj faras ĉion por retrovi ŝin.
- Mei ( メイ [mej] )
- La 4-jara knabino Mej estas plena da memfido kaj havas "ideon", kiel ŝi povus helpi al sia patrino saniĝi plirapide.
- Otōsan ( お父さん [otōsan], "Paĉjo")
- La patro de la du knabinoj laboras por la universitato kaj devas veturi kelkfoje al la urbo lasante la knabinojn en la gardo de Avinjo.
- Okāsan ( お母さん [okāsan], "Panjo")
- La patrino de la du knabino ankoraŭ restas en la hospitalo kaj esperas de reiri hejmen baldaŭ.
- Obāchan ( おばあちゃん [obāĉan], "Avinjo")
- Verŝajne ne la vera avino de la du knabinoj, sed la antaŭa posedanto de la domo, kie la knabinoj loĝas. Ŝi helpas al la nova najbara familio kaj gardas ankaŭ la knabinojn kiam ilia patro ne ĉe-estas.
- Totoro ( トトロ [totoro), tiu nomo estas mis-elparolado de Mej por jap. torōru (= "trolo", arbara spirito)
- Grandega, sed bonkora arbara spirito. Dank' al li la adventuroj de la du knabinoj iĝas ne-ordinaraj.
- Kanta ( 寛太 [kanta] )
- Hontema najbara knabo, samaĝa kiel Sacuki. Li unue ne akceptas la novajn najbarojn.
[redaktu] Filmo
La filmo Mia najbaro Totoro aperis en la japanaj kinoj en 1988, je la jarfino de 1988 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. En 2001 ankaŭ DVD kun japana kaj angla sonregistrado aperis, kaj poste tiu filmo estis sinkronigita en multaj lingvoj, sed ne jam en Esperanto.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
Lingvo | Titolo | signifo | |
japana | となりのトトロ | Najbaro Totoro | |
angla | My neighbor Totoro | Mia najbaro Totoro | |
finna | Naapurini Totoro | Mia najbaro Totoro | |
franca | Mon voisin Totoro | Mia najbaro Totoro | |
kroata | Moj susjed Totoro | Mia najbaro Totoro | |
hispana | Mi vecino Totoro | Mia najbaro Totoro | |
itala | Il mio vicino Totoro | Mia najbaro Totoro | |
ĉina | 龙猫 | La drago-kato |
La esperanta titolo Mia najbaro Totoro kiel ankaŭ la plejmultaj de la alilingvaj titoloj devenas de la angla titolo de tiu filmo.
La ĉina titolo diferas ĉar estas malfacila traduki "Totoro" en la ĉinan.
[redaktu] Libroj
En 1988 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Mia najbaro Totoro eldonita de Tokuma Shoten.