Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra
El Vikipedio
Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra | |
---|---|
[[Image:
|200px|]] Franca afiŝo |
|
Originala titolo | Astérix & Obélix: Mission Cléopâtre |
Produktadlando | Francio |
Filmita en | ??? |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 30-a de januaro 2002 |
Daŭro | 1h47 |
Ĝenro | Komedio |
Buĝeto | ??? |
Reĝisoro(j) | Alain Chabat |
Produktisto(j) | Claude Berri |
Scenaro | Alain Chabat |
Laŭ la verko de | Asteriks de René Goscinny kaj Albert Uderzo |
Muziko-eldonisto | Philippe Chany |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj | ??? |
Produkto | Katharina, Renn Productions, TF1 Film Production, Chez Wam |
Distribuo | Pathé distribution |
Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra (originale: Astérix & Obélix: Mission Cléopâtre) estas franca komedia filmo bazita sur la bildlibro Asteriks kaj Kleopatra, kiu (en Esperanto) aperis en 2002. Estas la dua kina adapto de la monde konata franca bildserio Asteriks post filmo de Claude Zidi en 1999, Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro. Post la meza (sed tamen impona) sukceso de la ĉi-lasta filmo, iu povus kredi, ke la kina aventuro de la gaŭla fikciulo haltus. Sed la komediulo kaj reĝisoro Alain Chabat decidis adapti unu el la pli bonaj albumoj de la serio. Helpe de giganta buĝeto por franca filmo kaj kunigante konatajn aktorojn, Misio Kleopatra naskiĝis. La sukceso de tiu filmo estis mirinda en Francio, eĉ detronigante La Grande Vadrouille ĉe la deziregata unuranga kina sukceso pri francaj filmoj. Kvankam CHABAT tre fidele respektis la originalan rakonton, li aldonis delektindajn detalojn, ekzemple la nomludon aŭ aliajn modernajn referencojn, kiuj estas fakte tre proksimaj al la humuro de Goscinny.
[redaktu] Komenco
Dum la jaro 50 a.K., Cezaro havas viglan konversacion kun Kleopatra, la egipta reĝino, en ŝia palaco. Cezaro asertas, ke la egipta popolo estas nun laca kaj nekapla refari la mirindajn konstruaĵojn, kiujn ĝi antaŭe kreis. Kleopatra asertas, ke la egipta popolo estas la plej kapabla en la mondo, kaj ekkoleregas. Ŝi tiam defias Cezaron kaj vetas, ke ŝia popolo kapablos krei grandegan palacon por Cezaro en tri monatoj. Por plenumi tiun neeblaĵon, ŝi komisias Numérobis, sian plej efikan arkitekton. Se la taskon li plenumos, li estos kovrita per oro, sed se male li ne sukcesas krei la palacon en malpli ol tri monatoj, li estos donita al krokodiloj. Numérobis, kiu ne deziras fini sian vivon en krokodila ventro, malespere serĉas solvon al sia prema situacio. Genia ideo subite alvenas al li: li memoras malnovan amikon sian, loĝantan en la malproksima nordo, kapablan je magiistaj povoj. Li tuj pakas siajn aferojn kaj sin direktas al la vilaĝo de Asteriks en Gaŭlio.
[redaktu] Ĉefrolantoj
- Christian Clavier : Asteriks (Astérix)
- Gérard Depardieu : Obeliks (Obélix)
- Jamel Debbouze : Numerobis (Numérobis)
- Monica Bellucci : Kleopatra (Cléopâtre)
- Gérard Darmon : Sunasolstis (Amonbofis)
- Alain Chabat : Cezaro (César)
- Claude Rich : Miraklomiks (Panoramix)
- Édouard Baer : Otis (Otis)
- Dieudonné : Kajus JENPLUS (Caius CEPLUS)
- Isabelle Nanty : Telenovis (Itinéris)
- Jean Benguigui : Dolorakokcis (Malococis)
- Marina FOÏS : Taŭgakompromis (Sucettalanis)
- Édouard Montoute : Nesukcis (Nexusis)
- Chantal LAUBY : Nordapolus (Cartapus)
- Noémie Lenoir : Gimjokis (Guimieukis)
- Bernard Farcy : Ruĝa Barbo (Barbe Rouge)
- Mouss DIOUF : Baba (Baba)
- Emma de Caunes : Cezara sekretariino
- Jean-Paul Rouve : Kajus Antivirus (Caius antivirus)
Ĉiuj nomoj posedas humuran referencon en la franca. Tradukenda esperanten!