Monica Bellucci
El Vikipedio
Monica Bellucci | |
---|---|
Itala aktoro kaj modelulo | |
Naskiĝo | 30-a de septembro 1964 Città di Castello, Umbrio, Italio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Monica Bellucci estas itala aktorino kaj modelulino. Ŝia kariero komenciĝis kiam ŝi estis 22-jaraĝa, post la fino de siaj juraj studoj, kiam ŝi partoprenis la TV-filmon Vita Coi Figli de Dino Risi. Ŝi poste daŭrigis roli en italaj filmoj kiel La Riffa de Francesco Laudadio kaj ekde 1992, ŝi laboras kun Francis Ford Coppola por la moderna adapto de Drakulo: Bram Stoker's Dracula. La italino scipovas perfekte la italan, la francan kaj la anglan kaj rolas en usonaj, britaj, francaj kaj italaj filmoj.
Notindaj estas ŝiaj aperoj en Matrix Reloaded kaj Matrix Revolution, kaj en la franca sukceso Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra en kiu ŝi rolas kiel Kleopatra.
Ŝi fariĝis famega en tiuj landoj kiel aktoro sed ankaŭ laboras kiel manekeno kaj fariĝis la ununura persono reprezentata en reklamoj de la juvelista franca marko Cartier
Ŝi edziniĝis en 1999 al la franca viraktoro Vincent Cassel kaj nuntempe vivas en Londono.
[redaktu] Filmografio
- 1990: Vita coi figli de Dino Risi
- 1990: Briganti de Marco Modugno
- 1991: La Riffa de Francesco Laudadio
- 1992: Ostinato destino de Gianfranco Albano
- 1992: Bram Stoker's Dracula de Francis Ford Coppola
- 1994: I Mitici de Carlo Vanzina
- 1995: Pallo di neve de Maurizio Nicchetti
- 1995: Il cielo è sempre più blu de Antonello Grimaldi
- 1996: L'Appartement de Gilles Mimouni
- 1997: Dobermann de Jan Kounen
- 1997: Embrasse-moi Pasqualino ! de Carmine Amoroso
- 1997: Mauvais Genre de Laurent Bénégui
- 1998: A los que aman de Isabel Coixet
- 1998: L'Ultimo capodanno de Marco Risi
- 1998: Le Plaisir (et ses petits tracas) de Nicolas Boukhrief
- 1999: Comme un poisson hors de l'eau de Hervé Hadmar
- 1999: Méditerrannées de Philippe Bérenger
- 2000: Under Suspicion de Stephen Hopkins
- 2000: Franck Spadone de Richard Bean
- 2000: Malena de Giuseppe Tornatore
- 2001: Le Pacte des loups de Christophe Gans
- 2002: Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra (Astérix & Obélix : Mission Cléopâtre) de Alain Chabat
- 2002: Irréversible de Gaspar Noé
- 2003: Tears of the sun de Antoine Fuqua
- 2003: The Matrix Reloaded de Larry kaj Andy Wachowski
- 2003: The Matrix Revolutions de Larry kaj Andy Wachowski
- 2003: Sinbad - Legend of the Seven Seas de Tim Johnson
- 2003: Ricordati di me de Gabriele Muccino
- 2004: Agents secrets de Frédéric Schoendoerffer
- 2004: The Passion of the Christ de Mel Gibson
- 2005: Robots (franca voĉo)
- 2005: The Brothers Grimm de Terry Gilliam
- 2005: Combien tu m'aimes ? de Bertrand Blier
- 2006: Sheitan de Kim Chapiron
- 2006: Le Concile de Pierre de Guillaume Nicloux
- 2006: Shoot 'Em Up de Michael Davis
[redaktu] Videolude
- Prince of Persia: Warrior Within (la voĉo de Kaileena)