Misisipo (rivero)
El Vikipedio
Tiu ĉi paĝo estas pri rivero en Usono. Ekzistas alia rivero Misisipo en Kanado.
Rivero Misisipo estas la dua plej longa rivero en Usono. La plej longa estas ĝia flanka rivero Misuro. Kune ili konsistigas la plej longan riveron en Norda Ameriko. Mezurate de la fonto de Misuro al la buŝo de Misisipo ili longas 6.270 km.
Kiel komencon de Misisipo oni difinis lagon Itaska en Minesoto. Ĉe sia fino ĝi fluas en la Meksikan Golfon. La flutempon de lago Itaska al la Golfo oni kalkulis je mezume 90 tagoj.
La nomo Misisipo estas indiana vorto, derivita de la algonkinaj vortoj mesipi (granda rivero) aŭ misi sepe (patro de riveroj).
Misisipo forfluigas akvon el ĉ. 3.200.000 km² kaj tiel havas la trian plej grandan basenon de la mondo, superate nur de Amazono kaj Zairo. Tiu baseno ampleksas tute aŭ parte 31 usonajn subŝtatojn kaj la sudon de du provincoj de Kanado, Alberto kaj Saskaĉevano.
En Ilinojo kaj Viskonsino la baseno de la rivero proksimiĝas je kelkdek kilometroj al la Grandaj Nordamerikaj Lagoj, kies akvo fluas al rivero Sankt-Laŭrenco.