Najrobo
El Vikipedio
Najrobo (svahile Nairobi) estas la ĉefurbo de Kenjo. En 2005 ĝi havis 2.750.561 loĝantojn kaj areon de 150 km².
La nomo de la urbo deriviĝas de Engare Njarobje, kiu en la masaa lingvo signifas "malvarma rivero". La urbo situas ĉe rivero Atjo.
Enhavo |
[redaktu] Situo, klimato
Najrobo situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La meza jara temperaturo estas ĉ. 19,5 °C, la meza jara kvanto de precipitaĵoj estas 889 mm.
[redaktu] Historio
Najrobo estis fondita de britoj fine de la 1890-aj jaroj por loĝigi fervojajn laboristojn de la linio inter Mombasa kaj Ugando. Inter 1899 kaj 1905 ĝi estis provinca ĉefurbo de la brita administrantaro. En 1905 ĝi iĝis ĉefurbo de la brita "protektorato Orienta Afriko", kiu de 1920 portis la nomon "kolonio Kenjo". De 1963 ĝi estas ĉefurbo de la sendependa ŝtato Kenjo.
[redaktu] Loĝantaro
La loĝantaro de la urbo kreskis per naskoj, sed precipe per almigrado kaj per pligrandigo de la teritorio. Jenaj tabeloj montras la oficialajn nombrojn.
|
|
[redaktu] Trafiko
Najrobo posedas fervojajn ligojn al Mombasa, Kisumu, Nanjuki kaj Kampalo (Ugando). Ĝia internacia flughaveno situas sud-oriente; ĝi estas nomita laŭ Jomo Kenyatta.
Kategorioj: 1° S | 36° E | Ĉefurboj de Afriko | Kenjo