Nikozio
El Vikipedio
Nikozio (greke Λευκωσία Lefkosía, turke Lefkoşa), estas la ĉefurbo de la respubliko Kipro kaj situas en la centro de la insulo.
Ekde la interna milito en 1974, samkiel la tuta insulo ankaŭ la urbo Nikozio estas dispartigita per la "Verda Linio" (πράσινη γραμμή), barilego el barikadoj kaj pikdratoj, je suda greka kaj norda turka parto. La limo estas gardita de soldatoj de Unuiĝintaj Nacioj (bluaj kaskuloj). Nikozio havas 219.200 loĝantojn (je la 31-a de decembro 2004). En la norda urboparto, kiu estas la ĉefurbo de la Turka Respubliko Norda Kipro, loĝas 39.973 homoj (1996).
[redaktu] Ĝemelaj urboj
Schwerin, Germanio (1974)
Ateno, Grekio (1988)
Odeso, Ukrainio (1996)
Ŝirazo, Irano (1999)
Bukareŝto, Rumanio (2004)
Ŝanghajo, Ĉinio (2004)
[redaktu] Kunlaboraj urboj
Moskvo, Rusio (2000)
Nicosia, Italio (2000)
Qingdao, Ĉinio (2001)
Ateno, Grekio, (2003)
Helsinko, Finlando (2003)
Zagrebo, Kroatio (2004)
[redaktu] Fotoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.