Nokia (urbo)
El Vikipedio
Vidu ankaŭ Nokia (kompanio)
Nokia | |||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
www.nokiankaupunki.fi | |||||
Gubernio | Okcidenta Finnlando | ||||
Provinco | Pirkanmaa | ||||
Fondita | 1922 | ||||
Areo | 347,8 km² | ||||
Loĝantaro | 29.147 | ||||
Finnlingvaj | 98,3% | ||||
Svedlingvaj | 0,3% |
Nokia estas urbo en Finnlando, en distrikto Pirkanmaa, en gubernio Okcidenta Finnlando. La urbo havas 28 600 loĝantojn (2004) kaj ĝia tersurfaco estas 347,8 km², el kiu lagoj kaj riveroj konsistas 58,71 km².
Nokia estas industria urbo kaj komenca ejo de kompanio Nokia. Nokia havas bonajn vojkonektojn kun la najbara granda urbo Tampere.
La vorto Nokia venas el praa finna vorto "nois" (pluralo "nokia"), kiu signifas zibelo. La nomo atestas pri tio, ke Nokia estis grava pratempa komerca loko kie la zibela pelto estis la plej grava vendaĵo.
La urbo Nokia estas fondita en 1922 kiam la komunumo Pirkkala estis dividita al du partoj, suda kaj norda. En 1938 Norda Pirkkala ekuzis nomon Nokia kaj tiam Suda Pirkkala eknomiĝis Pirkkala. La urbajn rajtojn la komunumo ricevis en 1977.
En la 1970-aj jaroj du kamparaj komunumoj Tottijärvi kaj Suoniemi estis ligitaj al Nokia kaj terspaco de Nokia kreskis multe.
[redaktu] Eksteraj ligiloj:
[Hejmpaĝo de la urbo Nokia http://www.nokiankaupunki.fi/]
(historiaj kaj turismaj informoj ankaŭ en la angla, sveda, germana kaj rusa).