Tampere
El Vikipedio
Tampere | |||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
www.tampere.fi | |||||
Gubernio | Okcidenta Finnlando | ||||
Provinco | Pirkanmaa | ||||
Fondita | 1779 | ||||
Areo | 523,43 km² | ||||
Loĝantaro | 204.337 | ||||
Finnlingvaj | 95,8% | ||||
Svedlingvaj | 0,5% |
Tampere, esperante ankaŭ Tampereo, svede Tammerfors, estas la tria plej granda urbo en Finnlando kaj la plej granda enlanda urbo en Nordio. La ter-areo de Tampere estas 522,7 kvadratkilometroj kaj la urbo havas 281 092 loĝantojn (2005).
La regiono de Tampere inkluzivas ankaŭ komunumojn Kangasala, Lempäälä, Nokia (urbo), Pirkkala, Vesilahti kaj Ylöjärvi. La regiono havas entute 320 000 loĝantojn.
La urbo Tampere havas tre popularan bildon en la menso de finnlandanoj kaj kiel urbo por loĝi kaj kiel urbo por turismumi. Ĝi atingis unuan aŭ duan lokon en opinisondadoj pri la populareco de grandaj urboj finnlandaj. Tie okazis la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en 1995.
En Tampere situas Universitato de Tampere.