Orient-ekspreso
El Vikipedio
La historio de luksa trajnveturado ekkomencis en 1864, kiam la enkondukema konstruisto de fervojoj George Mortimer Pullman, kreis trajnon en Britio, kiu prezentis la plej novan teknikon kaj lukson. Ĝi estis multe pli antaŭa ol ĉio, kio ekzistis en Eŭropo.
En la 1870-oj, la unuaj litvagonoj kaj salonvagonoj en Britio iris en servadon, kaj por la unua fojo, manĝoj serviĝis en trajno. La unua tut-pulmana trajno en Eŭropo, la Pullman Limited Express, komencis funkcii en 1881. Ĝi veturadis de Londono al Brighton kaj estis la unua trajno lumigita per elektro.
Post ne longe, per kunigi trajnoj kun pramoj, George Mortimer Pullman realigis sekuran kaj komfortan trajnveturadon inter Londono kaj Parizo.
Georges Nagelmackers, juna belga fervoj-entuziasmulo, ankaŭ komencis konstrui luksajn vagonojn kaj grade faris por eŭropa fervoja veturado tion, kion Pullman faris por Britio. En 1881 Nagelmackers enkondukis la unuan restoracivagonon en kontinenta trajno.
Litvagonoj kaj restoracivagonoj jam prezentitaj, Nagelmackers fine povis plenumi sian revon, kaj la 4-an de oktobro 1883, la unua Orient-Express trajnservado estis inaŭgurita. La unua itinero veturis de Parizo al Giurgi (ĉe la Danubo en Rumanio), laŭ Strasburgo, Vieno, Budapeŝto kaj Bukareŝto.
Je la nova jarcento, la granda erao de fervoja veturado estis en plena fervoro. La Simplona Tunelo – longa je dudek kilometroj do la plej longa de la mondo – estis konstruita en 1906, mallongigante la vojaĝo de Parizo al Venecio. Post 1921 la Orient-Express faradis etenditan Simplon-Orient-Express itineron al Istanbulo.
La 1920-oj kaj 1930-oj estis la apogeo de ĉi tiu legenda trajno. Ellaboritaj manĝoj, dekadenca kompanio kaj finaj vinoj karakterizis ĉi tiun eraon de fervoja vojaĝado. Reĝuloj, famuloj, korteganoj kaj spionoj intermiksiĝis dum ili lukse vojaĝis tra Eŭropo. Ne estas mirinde, ke ĉi tio prezentu la perfektan lokalon por la plej fama verko de Agatha Christie, Murdo ĉe la Orient-Express.
La Dua mondmilito finis ĉion ĉi tion. Pramservoj nuliĝis kaj translima vojaĝado iĝis neebla. Vojaĝi aere estis pli rapide kaj pli malmultekoste. Kvankam la Orient-Express funkciis ĝis majo 1977, ĝia lasta veturo konsistis el sole unu litvagonaĉo kaj tri tagvagonoj.
Ĉi tiun fablan trajnon tamen savis la entreprenisto kaj fervoj-entuziasmulo James B. Sherwood. En 1977 li aĉetis du el la vagonoj de la trajno ĉe aŭkcio de Sotheby’s en Montekarlo. Li pasigis la sekvantajn kelkajn jarojn kaj elspezis 16 milionojn da usonaj dolaroj por trovi, aĉeti kaj restaŭri ĉirkaŭ 35 malnovajn litvagonojn, pulmanojn, kaj restoracivagonojn.
La 25-an de majo 1982 renaskiĝis la legendo, kiam la Venice-Simplon-Orient-Express faris sian unuan vojaĝon de Londono al Venecio.
Hodiaŭ la brilaj vagonoj de la Venice-Simplon-Orient-Express kontinuas transporti pasaĝerojn tra Eŭropo en ekskvizitaj ĉirkaŭaĵoj dum unu el la plej romantikaj vojaĝoj de la mondo.
La mondo de la Orient-Express nun estas vere internacia kaj pasaĝeroj povas ĝui similan sperton ĉe la Eastern & Oriental Express en SE Azio kaj la Road to Mandalay en Birmo.
Ligilo: http://www.orient-express.com/
Kategorioj: Britio | Fervojo | Historio