Ornitorinko
El Vikipedio
??Ornitorinko Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Ornithorhynchus anatinus (Shaw, 1799) |
||||||||||||||
Vivareo de ornitorinko (kie estas malhele)[2]
|
Ornitorinko (Ornithorhynchus anatinus) aŭ anasbeka mamulo estas mamulo el la ordo de monotremoj (aŭ kloakuloj), vivanta en Aŭstralio, kiu demetas ovojn, kaj kies buŝo similas al anasa beko (la scienca nomo signifas "Birdonazo anasa"). La besto estas longa je proksimume 75 cm. Inter la fingroj ĝi havas naĝhaŭton, kaj la tutan korpon kovras densa nemalsekiĝema hararo. La besto subakviĝas por unu minuto ĉasante predon.
La virbesto kaj la ino loĝas en komuna truo en argilo, sed post pariĝo la ino elfosas sian propran truon kun globforma kamero ĉe la fino. Tie ŝi demetas kutime du blankajn rondajn ovojn, super kiuj ŝi buliĝas por varmigi ilin dum 7 - 10 tagoj. Kiam la idoj eloviĝas, ili nutras sin per la patrina lakto (lekante, ĉar ili ankoraŭ ne kapablas suĉi). Post dek unu semajnoj la idoj malfermas la okulojn kaj post kvar monatoj ili lernas naĝi sub kontrolo de la patrino.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: