Panteono
El Vikipedio
Panteono (greke: παν, pan, "ĉio" + θεόν, theon, "de la dioj") estas antikva templo dediĉita al ĉiuj diaĵoj (precipe en Romo), monumento al tiuj, kiuj aparte glorigis siajn patrujon.
Tre konataj estas:
- la panteono de Romo, konstruita en −27 kaj post forbrulo rekonstruita en 125; ĝi estis templo de ĉiuj oficialaj dioj.
- la panteono de Parizo, sur monteto Sankta Genovevo; ĝi estis ekkonstruita kiel preĝejo kaj finita en 1790, sed post la Franca Revolucio ŝanĝita al panteono. Ĝia fronto, korintik-stila, portas la surskribon "Al la grandaj homoj, la danka patrujo". Ĝi enhavas tombojn aŭ memorejojn de famaj francoj (nun 67).
- la nacia panteono de Portugalio; ĝi situas en Lisbono. Ankaŭ ĝi enhavas tombojn de famaj portugaloj; necesas unuanima decido de la parlamento por akceptigi mortinton tie. La unua virino akceptita en la tombejon estis la kantistino Amália Rodrigues (en 2001).
Figurasence, panteono estas la diaro (tuto de ĉiuj dioj) de unu popolo aŭ religio, ekzemple: 'la inkaa panteono'.
Ĉi tiu artikolo pri "Panteono" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Kategorioj: Ĝermo | Romo | Parizo | Postmorto