Pergameno
El Vikipedio
Pregameno estas felo (ĉefe de ŝafo) preparita por skribado. Tiu nomo devenas el la helena urbo Pergamo. Pergamenon oni interalie uzis por fenestroj kaj skribovolvaĵoj la antaŭuloj de niaj modernaj libroj.
La pergameno estis tradicie pretigita el netanita felo de remaĉuloj (ekz. bovido, kapro, ŝafo).
Por fari pergamenon, unue, oni lavu la felon per kalkakvo por ke ĝi forigu la harojn. Tuj post kiam la kruda senhara felo estas etendita, ĝi estas pergameno. Oni povas lavi la felon per tanino. Oni traktis la pergamenon, senharan felon per tanaj materialoj por igi ĝin eltena al putriĝo.
Tre delikata speco de pergameno estas veleno.