Petr Chelčický
El Vikipedio
Petr CHELČICKÝ (proksimume 1390 en Chelčice ĉe Vodňany – 1460), verkisto kaj tradukisto.
Li devenis el malpli nobla kamparana nobelaro (en la fakto li estis kamparano), li protektis opinion, ke ĝusta kristanisma vivo eblas sole per laboro en agrikulturo. Chelčický ne estis tro klera (li estis aŭtodidakto), sed li sciis latine. Precipe predikado de Jan Hus kaj John Wyclif, sed ankaŭ de Tomáš Štítný influis lin. Liaj daŭrigantoj fondis Unuecon fratecan.
[redaktu] Verkoj
Liaj verkoj estas pledo de pasiveco kaj kritiko de preskaŭ ĉio. Li verkis precipe traktatojn.
- Pri pastra batalo – Li ne agnoskas perforton, li rifuzas ĉiujn militojn, ĉar li direktas sin per principo – vi ne mortigos. Li proklamas kristanisman humilecon, batalon kontraŭ diablo.
- Pri la trispeca popolo – li kondamnis dividon de la socio en tri grupojn (pastraro, soldatoj kaj simpla popolo). La bazo estis Biblio, kie oni proklamis egalecon de homoj.
- Pri eklezio
- Parolo pri la bazo de homaj leĝoj
- Reto de ĝusta kredo – la reto estas religio kaj eklezio, kiuj estas ŝirmontaj la kredantojn. Reĝoj, papo kaj imperiestro – priskribitaj kiel balenoj ŝiras la reton. Li priskribas ĉi tie sian idealan eklezion. La verko estas kunmetita el proksimume 50 malgrandaj traktatoj, kiuj rilatas al certaj personoj, la kritiko celas al konkretaj personoj kaj ĝi apartenas al la plej radikalaj siatempe.
- Postilla
Plu konserviĝis pli granda kvanto (pli ol 50) etaj traktatoj, rilataj plejparte al religiaj demandoj.