Petroşani
El Vikipedio
Petroşani (hungare: Petrozsény) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Orienta Jiu en Petroşani-baseno. En 1910 ĝi havis 12193 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 52290 (rumanoj, 11% hungaroj). Ĝi estas la centro de la karbominado en la valo de Jiu. Tie troviĝas unu el la plej gravaj trovejoj de brunŝtonkarbo en Eŭropo. Ĝia unua mencio skribe estas en 1850. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). En 1968 oni aligis al ĝi Livezeni, kiu en 1910 havis 4158 loĝantojn el kies 25% estis hungaroj. Administra apartenas al ĝi Dâlja Mare, Dâlja Mică, Peştera, Livezeni, Lupeni, Slătinioara.
[redaktu] Renomaj personoj
- József Mátyás (pentristo)
- Aurel Popa (26-a de majo]] 1917 - ) rumana komponisto