Petveturado
El Vikipedio
Petveturado estas senpaga veturado per taŭga laŭ direkto veturilo (plejparte aŭtomobilo) kun konsento de la stiristo. Tiel senbileta veturado en publika transporto ne estas petveturado.
Petveturas oni plejparte per malpezaŭtomobiloj kaj per ŝarĝaŭtomobiloj, kiuj ne estas publika pasaĝera transporto. En izolitaj regionoj kiel Amazonio oni ankaŭ povas petveturi per aviadiloj. La brazila "Nacia Aer-poŝto" (Correio Aéreo Nacional) ofte akceptas petveturadon en ĝangalo.
Petveturado estas sufiĉe populara inter studentoj kaj aliaj homoj, kiuj ĝenerale ne havas monon por aĉeti biletojn por kutima transporto. Sed ankaŭ iaj homoj, kiuj povus aĉeti biletojn, ofte uzas petveturadon, ĉar ĝi estas iusence pli interesa kaj ebligas interkonatiĝi kun diversaj homoj kaj pli bone ekscii la lokojn.
Kutima celo, pro kiu stiristoj prenas petveturantojn, estas babili, aparte dum nokto, por ne ekdormi survoje. Tiel ankaŭ petveturantoj havas nokte limigitajn eblojn dormi, ĉar laŭ bona stilo minimume unu el ili devas daŭre babili kun la stiristo.
Petveturas kutime grupoj po du homoj. Ĝenerale ju pli granda estas la grupo, des malpli verŝajne iu stiristo prenas ĝin. Sed en pli granda grupo estas malpli danĝere. Ankaŭ se petveturantoj estas kelkaj, iu(j) el ili povas ripozi, dum kiam la alia distras la stiriston.
Petveturado ĝenerale estas iugrade danĝera. La danĝereco estas pro malicaj intencoj, kiujn povas havi stiristo, kaj pro ebleco de hazardaj okazaĵoj, akcidentoj. Junuloj ofte kaŝas de siaj gepatroj, ke ili veturas petveture.
Kvankam en multaj landoj petveturado estas kutime senkosta, en aliaj, ekz. Rumanio, estas kutimo pagi al la ŝoforo certan sumon, ekzemple certan parton de la kostoj de busbiletoj. Tio estas kroma motivo por akcepti petveturantojn. En Brazilo, ĉefe en nordo, stiristo rajtas peti aŭ ne pagon per petveturado, sekve oni devas demandi aŭ esti preta pagi. Alie, en Brazilo estas veturantaj prostistuitinoj, sekve, virinoj solaj povas esti konfuzitaj al ili.