Politikaj partioj en Svedio
El Vikipedio
Listo de politikaj partioj en Svedio.
Svedio estas ŝtato kun parlamenta demokratio. Plej altan povon havas la sveda parlamento, Riksdagen, kaj la aktuala plimulto de politikaj partioj en ĝi reprezentataj.
Enhavo |
[redaktu] Partioj en la sveda parlamento (Riksdagen)
Partio bezonas minimume 4% de la donitaj voĉoj por eniri la parlamenton. La plej nova partio nun en la parlamento estas la verda partio, kiu 1988 unuafoje pasis super tiu limo.
La sep partiojn en la parlamento oni kutime grupigas en du "blokojn", la "maldekstran" ("socialisman"), kaj "dekstran" ("burĝan"). Politika kunlaboro plej ofte okazas interne de la "blokoj", malpli ofte "translime", inter partioj de malsamaj blokoj.
Interkrampe estas la parti-mallongigoj kutime uzataj en Svedio.
[redaktu] Maldekstra bloko
- Socialdemokraterna (s) – Sveda socialdemokratia partio; plej granda partio; dum la 20-a jarcento forte dominis la svedan politikon; forte ligita kun sindikatoj
- Vänsterpartiet (v) ("Maldekstra partio") – antaŭe komunista partio, sen klara distancigo de komunismo
- Miljöpartiet de Gröna (mp) ("Mediopartio la Verduloj") – verda partio, eŭrop-skeptika
[redaktu] Dekstra bloko
- Moderaterna (m) ("Moderuloj") – Konservativa partio, favoras merkatan ekonomion kaj entreprenadon
- Folkpartiet (fp) ("Popola partio") – Liberala partio
- Kristdemokraterna (kd) ("Kristandemokratoj") – partio kun radikoj ĉe malgrandaj ne-ŝtataj evangeliaj eklezioj; aprezas kristanan etikon kaj moralon
- Centerpartiet (c) ("Centra partio") – partio kun radikoj ĉe kamparanoj; favoras malgrandajn entreprenojn kaj mediprotekton
[redaktu] Elekto 2006
En septembro 2006 okazis parlamenta elekto, en kiu la maldekstra bloko, kun la ĝis-tiama ĉefministro Göran Persson, malgajnis kontraŭ la dekstra bloko, kun ĉefministro-kandidato Fredrik Reinfeldt, kiu sekve fariĝis nova ĉefministro de Svedio.
[redaktu] Svedaj partioj en la Eŭropa Parlamento
En la Eŭropa Parlamento troviĝas, krom tiuj sep partioj, ankaŭ (ekde la elekto en 2004):
- Junilistan (jl) ("Junia listo") – partio kritika kontraŭ eŭropa unuiĝo, volas malhelpi ekeston de "eŭropa superŝtato"
La ok svedaj partioj aliĝis al jenaj grupoj en la Eŭropa Parlamento:
- (s) al PSE: Partio de Eŭropaj Socialistoj
- (v) al GUE/NGL: Eŭropa Unuiĝinta Maldekstro/Norda Verda Maldekstro
- (mp) al Verts-ALE: La Verduloj/Libera Eŭropa Alianco
- (m) kaj (kd) al PPE-DE: Eŭropa Popola Partio (kristandemokratoj) kaj Eŭropaj Demokratoj
- (fp) kaj (c) al ALDE/ADLE: Eŭropa Liberala Demokrata Partio
- (jl) al IND/DEM: Sendependeco kaj Demokratioj
[redaktu] Malgrandaj partioj en Svedio
Krome ekzistas pluraj malpli grandaj partioj, interalie:
- Svedio-demokratoj – sved-naciisma partio kun ligoj al novnaziismo
- Feminisma iniciativo
- Piratpartio – celas reformadon de kopirajtleĝoj
- Pensiula partio
- Sjukvårdspartiet (proks. Sano-sistema partio); celas plibonigon de la publika sanflega sistemo
- diversaj nur-lokaj partioj, aktivaj sur komunuma aŭ regiona nivelo