Sveda socialdemokratia partio
El Vikipedio
La sveda socialdemokratia partio (Sveriges socialdemokratiska arbetareparti, sveda socialdemokratia laborista partio) estis fondita en 1889 kaj estas la plej granda politika partio de Svedio. Ĝi historie havis kaj ĝis hodiaŭ havas tre grandan influon super la sveda socio. Dum granda parto de la 20-a jarcento ĝi regis en Svedio.
La nuna (2006) partiestro estas Göran Persson, kiu ankaŭ estis ĉefministro de Svedio ĝis septembro 2006. Post la parlamenta elekto en 2006, kiun la socialdemokratoj malgajnis, li anoncis sian ontan demision en marto 2007, kiom la partio elektos novan partiestron.
Internacie tre konata sveda socialdemokrato estis ĉefministro Olof Palme (murdita en 1986).
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.