Primara koloro
El Vikipedio
Primara koloro (aŭ primativa koloro) estas koloro, kiun oni ne povas krei miksante aliajn kolorojn. Tradicie, primativa koloroj de farboj estas ruĝa, blua kaj flava. Tamen, farbaro de cejana, flava, kaj malva faras pli bonan koloraron por la homa okulo, kiel estos priskribite sube. Lume, la primativaj koloroj estas ruĝa, verda kaj blua.
Primitivaj koloroj estas bazataj sur tio, kiel homoj vidas la spektron. La homa retino havas sensoĉelojn por ruĝa, blua kaj verda lumoj. Tiel, kiam ĉi-tiuj koloroj de lumo estas miksataj, oni vidas blankan lumon. Hundoj vidas kun nur du miksataj koloroj, kaj birdoj havas kvar aŭ pli da malsamaj kolorsensiloj, kaj povas vidi en la ultraviola spektro.
Farboj estas subtraha sens-impresilo. Flava farbo sorbas bluan lumon, sed reflektas ruĝan kaj verdan lumon. La homo okulo vidas flavan koloron, kiu estas ruĝa kaj verda. Cejana farbo (kiu estas formo de blua-verda) sorbas ruĝan lumon, sed reflektas bluan kaj verdan lumon. Tiel, se oni miksas cejanan kaj flavan farbojn sur papero, nur verda lumo povas reflektiĝi al la okulo. Aliaj koloroj estas sorbitaj.