Ruĝa
El Vikipedio
Koloroj > Ruĝo
#F00 |
Ruĝo estas primitiva koloro kaj komplementa koloro de verdo. Antikve oni facile akiris ruĝan farbon el sango. Tial la plej malnovaj flagoj kutime entenas ruĝon, kiel tiuj de Danio kaj Katalunio. Ruĝo estas la plej facile videbla de la koloroj, tial ekzemple la britia marflago entenas multe da ĝi.
- Ruĝo signalas danĝeron, atentigon, kaj trafike foje "haltu!".
- Ruĝo estas koloro de amo, de socialismo, naziismo kaj pluraj aliaj politikaj movadoj.
- Ruĝo apartenas al la Tutafrikaj koloroj, Tutarabiaj koloroj, kaj Tutslavaj koloroj.
- Oni ankaŭ uzas la vorton "ruĝa" por priskribi la brunan haŭton de indianoj.
#F00 |
En la elektromagneta spektro la ruĝa koloro situas ĉirkaŭ ondolongo de 700 nm. Ondoj pli longaj ol 760 nm ne estas videblaj por homoj kaj nomiĝas infraruĝaj aŭ transruĝaj.
Enhavo |
[redaktu] Eta historio de ruĝo
Prahomoj jam uzis ruĝan farbon en grotpentraĵoj, kaj la neandertaloj farbis siajn mortintojn ruĝaj, verŝajne por redoni al ili la koloron de sango kaj vivo.
En antikva Egiptio ruĝo estis ligata al violenteco. Ĝi estis la koloro de Set kaj Apep.
Inter la majaoj ruĝo reprezentis Orienton. Ĉe la antikvaj altejaj indianoj en Meksiko kaj ĉe la antikvaj ĉinoj, ĝi reprezentis sudon.
En Eŭropa mezepoko ruĝo, kiel koloro de fajro, iĝis ankaŭ koloro de Infero. Ĝi strange ankaŭ ludis rolon en la tradicia Katolikismo, kiel koloro de la sango de Jesuo kaj de la martiroj. Hodiax ĝi estas liturgia koloro dum la diversaj tagoj de sanktuloj, Pentekosto kaj la ceremonioj de la Pasiono.
[redaktu] Simboloj
Nuntempe, ruĝo signifias:
- sango: (vi scias kial)
- danĝero: la strattabuloj estas ruĝaj kiam ili indikas dangeron, ĉar ili memorigas la koloro de la sango, do, la koloro de la akcidento
- Komunismo
[redaktu] Nuancoj de ruĝo
- roza (helruĝa)
- rufa (flavruĝa)
- karmezina - brile malhelruĝa
- sangokolora
- skarlato - brilega sangoruĝa koloro
[redaktu] Ruĝa farbo kun ... fariĝas ...
Vidu ankaŭ: Transruĝa
[redaktu] Vidu ankaŭ
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |