Procelarioformaj birdoj
El Vikipedio
Procelarioformaj birdoj devenas el la latina vorto procella, kio signifas ŝtormon, pro tio, ke oni supozis, ke apero de albatroso estis anonco de venonta ŝtormo.
Ĉiuj estas tre maremaj birdoj (ili manĝas en alta maro) kaj ĉiuj havas siajn nastruojn en unu aŭ du tuboj sur siaj rektaj, striaj bekoj kun hokaj pintoj. La bekoj konsistas je platoj. Ties flugiloj estas longaj kaj mallarĝaj; la piedoj estas retaj kaj la malantaŭa fingro estas ĉu maldisvolviĝinta ĉu neekzistanta. La plumaro estas ĉefe nigra aŭ griza.
La surbekaj tuboj utilas por flari aŭ por ekskrecii salon kiam la birdoj trinkas salan akvon.
La specoj kiuj havas pli longajn flugilojn uzas toboganan metodon por malpliigi la flugilbatantan energion. Ĉiuj manĝas fiŝojn, kalamarojn aŭ similajn marpredojn.
La plej granda parto ne scipovas piediri surtere kaj multaj specoj vizitas iliajn bredinsulojn nur nokte. La eksceptoj estas la grandaj albatrosoj, kelkaj petreloj, pufinoj kaj la fulmanpetrelo.
Estas entute 93 tutmondaj specoj de Procelarioformaj en 4 familioj.-
- Ordo Procelarioformaj
- Famiio Procelariedoj (pufinoj, fulmaro, petreloj,...)
- Familio Diomedeedoj (albatrosoj)
- Familio Hidrobatedoj (hidropetreloj)
- Familio Pelekanoedoj (merĝopetreloj)
Procelarioformaj proksime rilatas al Sfeniskoformaj (pingvenoj).