Querétaro
El Vikipedio
Querétaro [keREtaro] estas meksika provinco (subŝtato) situanta centre de la lando. Ĝia oficiala nomo estas Estado Libre y Soberano de Querétaro de Arteaga ("libera kaj suverena ŝtato de Keretaro de Arteaga").
Ĝi estas aree relative malgranda provinco kun iom pli ol 10.000 km². Ĝia ĉefurbo estas Santiago de Querétaro. La loĝantaro de la provinco estas ĉ. 1,6 milionoj. Ĝi konsistas el 18 distriktoj ("municipoj"). Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-QUE".
La meza enspezo de la provinco estas la dua plej alta de Meksiko, la vivnivelo estas konsiderata tre alta.
La historia centro de la urbo Santiago de Queretaro estas monda heredaĵo (1996, UNESKO)
[redaktu] Ekstera ligo
|
|||
---|---|---|---|
|