Jukatanio
El Vikipedio
Jukatanio (hispane Yucatán) estas meksika provinco sur la duoninsulo Jukatano, kies nordan parton ĝi ampleksas.
Ĝi havas loĝantaron de ĉ. 1,5 milionoj kaj ampleksas 43.379 km² (indikoj varias). Ĝia ĉefurbo estas Mérida.
Antaŭ la konkerado de eŭropanoj (hispanoj) la majaoj loĝis la regionon. En Jukatanio situas gravaj restaĵoj de majaj konstruaĵoj, ekzemple en Chichén Itzá [ĉiĈEN iCA] kaj Uxmal [uŝMAL]. La nunan ĉefurbon Mérida la majaoj nomis T'ho.
Jukatanio estis inter la lastaj provincoj, kiuj aliĝis al Meksiko. Ankoraŭ en la 19-a jarcento iuj apartismanoj proklamis "Respublikon Jukatanio", kiu tamen havis nur efemeran vivon. Dum la regado de Porfirio DÍAZ okazis la divido de la duoninsulo (1902) al la teritorioj de nunaj Jukatanio kaj Quintana Roo.
|
|||
---|---|---|---|
|
|||
[redaktu] Vidu ankaŭ
Kategorioj: Meksiko | Iamaj landoj | Duoninsuloj | Belizo | Gvatemalo | Majaoj