Ramsay MacDonald
El Vikipedio
James Ramsay MACDONALD (12-an de oktobro 1866, Lossiemouth, Moray, Skotlando - 9-an de novembro 1937, surmare, survoje al Sud-Ameriko) estis brita ŝtatisto kaj ĉefministro en 1924, 1929 - 31 kaj 1931 - 35.
MacDonald naskiĝis en Skotlando ekster edzeco kaj ricevis nur modestan edukadon. Li devis ankaŭ isntrui post aĝo de 12 jatoj por iĝi plu instruata. Post la lernejaj jaroj li laboris kiel komizo.
Li iĝis ano de la Sendependa Laborista Partio (angle: Independent Labour Party – ILP) en 1894. MacDonald fariĝis la estro de la ILP inter 1911 – 14 kaj denove en 1922 – 31.
Li elektiĝis al la brita parlamento en 1906 kaj estis ministro pri eksterlandaj aferoj (1930) kaj ĉefministro (unue en 1924) en la unua laborista registaro. Tieu registaro rekonis Sovetunion en 1924 kaj interkonstentis kun Irlando.
Pro juĝproceso kontraŭ la komunista gazeta redaktoro J. R. Campbell li devis abdiki en 1924.