Rastruma bildo
El Vikipedio
Rastruma bildo estas bildo, farita kiel dudimensia aro de rastrumeroj (plejofte kvadratetoj), do priskribata per dudimensia tabelo de nombroj. Ĉiu nombro signifas helecon de respektiva kvadrateta ero de la bildo. Poste la bildo estas memorigita per skanado.
Ekzemplo kiel estas priskribita unukolora (nigra - griza - blanka) cirkleto de 10*10 kvadratetoj:
Kutime nombro 0 signifas la nigran kaj nombro 255 signifas la blankan koloron.
Por koloraj bildoj por ĉiu kavadrateto kelkaj nombroj estas uzataj. Estas diversaj sistemoj de tio, kion signifas ĉi tiuj kelkaj nombroj.
En la plej simpla sistemo ili estas tri kaj signifas helecojn de ruĝa, verda kaj blua partoj de la koloro (RGB-sistemo, laŭ la unuaj literoj de la anglaj kolornomoj red, green kaj black).
Ekzemplo kiel estas priskribita plenkolora bildelto de 5*5 kvadratetoj (ĉiu trio de nombroj estas ruĝa, verda kaj blua partoj de la koloro):
Komputila ekrano estas rastruma bildo, kutimaj grandecoj estas 640*480, 800*600, 1024*768 ktp.