Regiono Singido
El Vikipedio
Singido (svahile Mkoa wa Singida) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Singido.
La regiono havas areon de 49.341 km² kaj 1.090.758 loxgantojn (censo de 2002). Ĝi situas en la centro de la lando kaj estas, de sudo al nordo, ĉirkaŭ 400 km longa. Ĝi najbaras al ses aliaj tanzaniaj regionoj:
- Regiono Ŝinjango (norde)
- Regiono Manjaro (nord-oriente)
- Regiono Dodomao (oriente)
- Regiono Iringo (sud-oriente)
- Regiono Mubejo (sude)
- Regiono Taboro (okcidente)
La regiono administre dividiĝas al kvar distriktoj:
- Iramba
- Manjono (Manyoni)
- Singido Kampara
- Singido Urba
La suda fino de la regiono estas parto de best-rezervejo Rungwa.
La fervojo inter Daresalamo–Dodomao kaj Toboro iras orient-okcidente tra la mezo de la regiono, tuŝante la urbon Manjono.
Regionoj de Tanzanio | ||
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Daresalamo · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Unguĵo · Norda Unguĵo · Urba-Okcidenta Unguĵo |