Regiono Maro
El Vikipedio
Regiono Maro (svahile Mkoa wa Mara) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Musomo.
Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1.368.602 loĝantojn. Ĝia areo estas 19.566 km².
La regiono situas en la nordo de la lando, ĉe la bordo de Viktoria Lago. Ĝiaj limoj estas al:
- Kenjo norde
- Regiono Aruŝo (oriente)
- Regiono Ŝinjango (sude)
- Regiono Muvanzo (sud-okcidente)
- Viktoria Lago (okcidente)
Kvankam sur la situa mapo insulo Ukerevo (Ukerewe) estas markita kvazaŭ parto de la regiono, ĝi vere apartenas al regiono Muvanzo.
Sude kaj oriente en la regiono situas granda parto de Nacia Parko Serengeti, Monda Naturheredaĵo de UNESKO. Ĝi pluas trans la landlimo, en Kenjo, kiel Masaj-Maro-Parko.
La regiono estas administre dividita en jenajn kvin distriktojn:
- Bunda
- Musomo Kampara
- Musomo Urba
- Serengeti
- Tarime
Regionoj de Tanzanio | ||
---|---|---|
Tanganjikio | ||
Aruŝo · Daresalamo · Dodomao · Iringo · Kagero · Kigomo · Kilimanĝaro · Lindi · Manjaro · Maro · Morogoro |
||
Zanzibaro | ||
Norda Pembo · Suda Pembo · Centra-Suda Unguĵo · Norda Unguĵo · Urba-Okcidenta Unguĵo |