Reinhard Haupenthal
El Vikipedio
Reinhard HAUPENTHAL (naskiĝis la 17-an de februaro 1945) estas pensiiĝinta instruisto pri la germana lingvo. En Esperantujo li aktivis kaj plu aktivas kiel tradukisto, esperantologo, interlingvisto. Li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj en tiu funkcio redaktis gazeton kun granda recenza parto, prizorgis libroeldonadon kaj -vendadon kaj aranĝis renkontiĝojn.
Li tradukis multajn verkojn el la germana al Esperanto kaj editoris aŭ eldonis multajn esperantologiajn verkojn (ofte sub la pseŭdonimo Artur E. Iltis, parte ankaŭ kunlabore kun sia edzino Irmtraud Haupenthal).
Li estis gimnazia instruisto pri la germana lingvo kaj religio en Saarbrücken. Pensiiĝinte en aĝo de ĉirkaŭ 50 jaroj, li translokiĝis al suda Francio, kie li (aŭ, formale, lia edzino Irmtraud) daŭrigis ekde 1997 la eldonejon Edition Iltis. Sub la eldoneja nomo "Artur E. Iltis" aperis libroj almenaŭ ekde 1968. Tiujare aperis la broŝuro "Kiel (mal)venkigi Esperanton? Elektitaj metodoj de Kanguruo" kun satiroj pri la Esperanto-movado, laŭ la indiko ĉe "Artur E. Iltis" (do: Haupenthal aŭ eble Becker) en "Pleasecastle" (Blieskastel). En la katalogo de UEA troviĝas 140 titoloj kun "Iltis" kiel eldonejo. Dekojn da pliaj titoloj Haupenthal eldonis nome de la Sarlanda Esperanto-Ligo.
Reinhard Haupenthal eklernis Esperanton en 1961. Dum multaj jaroj li estis la motoro de Sarlanda Esperanto-Ligo kaj precipe de ties eldona agado; de 1973 ĝis 1988 li estis ties sekretario. Li krome vendis la librojn, redaktis la gazeton kaj organizis dufoje jare Kulturan Semajnfinon. Dum kelkaj jaroj li estis membro de la Akademio de Esperanto.
De 1968 ĝis 1994 li estis instrukomisiito pri esperantologio ĉe la Universitato de Saarbrücken. Kutime li gvidis kurson por komencantoj en la vintra semestro kaj daŭrigan kurson kun tradukoj aŭ studado de literaturo en la somera semestro.
En sia traduka laboro li inklinas al modernisma stilo kun uzo de multaj neologismoj. Oni supozas, ke li uzis aŭ uzas plurajn pseŭdonimojn (krom Artur E. Iltis), i.a. Annakris Szimkat.
[redaktu] Literaturo
Menade bal püki bal. Festlibro por la 50a naskiĝ-tago de Reinhard Haupenthal, 1995-02-17. Saarbrücken: Ed. Iltis, 1998. ISBN 3-932807-06-5
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.