Rita Bernardini
El Vikipedio
Rita Bernardini [rita bernardini] (naskiĝinta en Romo la 27-an de decembro 1952) estas itala politikistino kaj radikalulino. Ŝi estas la nuna partiestrino de la Italaj Radikaluloj, kaj la eksa trezoristino de la partio.
Dum la 5-a kongreso el Italaj Radikaluloj, okazinta en Padovo el la 2-a al la 5-a de novembro 2006, ŝi estis elektata kiel partiestrino de la partio, anstataŭ de Daniele Capezzone. La celo de ŝia partiestraro estas la observemo de la mocio redaktita de Capezzone dum la kongreso, favoranta la daŭrigon de la sperto de la Rozo en la Pugno kaj de la alianco kun la Unio.