River Phoenix
El Vikipedio
River PHOENIX [river finiks] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto, 1970, mortis la 31-an de oktobro, 1993) estis usona aktoro kaj muzikisto.
River Phoenix naskiĝis en Madras, Oregono. La nekutima antaŭnomo River (= Rivero) supozeble reprezentis la hipiajn idealojn de liaj gepatroj - du fratinoj de li nomigxis ekz. Rainbow (=Ĉielarko) kaj Liberty Butterfly (=Libereco Papilio).
Jam kiel sep-jara knabo River publike kantis kaj gitaroludis, ĉefe en Centra kaj Suda Ameriko, kie la familio vagadis. Poste, ree en Usono, la 10-jarulo aperis en televidserioj kaj varbanoncoj. Sia kino-kariero komenciĝis en 1985 kun la filmo Explorers (Esploristoj). Sekvis filmo post filmo, grandaj kaj malgrandaj roloj. Sian lastan filmrolon (en Dark blood) li tamen ne plu povis fini: Je la 31-a de oktobro 1993 River Phoenix mortis pro trodozo da drogoj.
[redaktu] Listo de filmoj
- Explorers (1985)
- Stand By Me (1986)
- The Mosquito Coast (1986)
- A Night in the Life of Jimmy Reardon (1988)
- Running on Empty (1988)
- Little Nikita (1988)
- Running on Empty (1988)
- Indiana Jones and the Last Crusade (1989)
- I Love You To Death (1990)
- Dogfight (1991)
- My Own Private Idaho (1991)
- Sneakers (1992)
- The Thing Called Love (1993)
- Dark Blood (1993, ne finita)