Romano Prodi
El Vikipedio
Romano Prodi [romano prodi] (naskiĝinta en Scandiano la 9-an de aŭgusto 1939) estas itala politikisto kaj ekonomikisto.
Li estas doktoro pri juro en la Universitato de Milano kaj diplomita de la London School of Economics; li estas ano de la partio la Margherita (maldekstra kristandemokrata) kaj de la centr-maldekstra alianco L'Ulivo. Li fariĝis prezidanto de la nove kreita federacio la 26-an de februaro 2005.
Li estis la itala ministrkonsilestro de la 18-a de majo 1996 ĝis la 9-a de oktobro 1998, posteulo de Lamberto Dini, kaj sekvata de Massimo D'Alema.
Li estis prezidento de la Eŭropa Komisiono de septembro 1999 ĝis la 22-a de novembro 2004.
Forlasinte la eŭropan komisionon li fariĝis la sola kandidato de la Unione politika unuiĝo de maldektraj kaj de parto de centraj partioj. En oktobro 2005 primara baloto kiun partoprenis 4,3 milionoj da balotintoj oficiale donis al li la investituron. La Unione gajnis per tre malgranda avantaĝo la parlamentajn balotojn de la 9-a kaj 10-a de aprilo 2006. Romano Prodi do anstataŭis Silvio Berlusconi kiel ĉefministro la 2-an de majo 2006.
Li estas honorprezidanto de la Eŭropa demokrata partio.
[redaktu] Familiaj Notoj
Li estas la oka el naŭ filioj de Mario Prodi, inĝeniero el kampara familio, kaj Enrica, istruistino. La familio estas el sep fratoj kaj du fratinoj, preskaŭ ĉiuj gefratoj estas aŭ estis docentoj (Giovanni Prodi pri matematiko, Vittorio Prodi pri Fisiko kaj estas ankaŭ parlamentano, Paolo Prodi pri nuntempa historio, Franco Prodi pri Fisiko de atmosfero, Giorgio Prodi pri ĝenerala patologio). En la jaro 1969 en Reggio Emilia Lin estis edzigita de la pastro, nun kardinalo, Camillo Ruini, kun Flavia Franzoni, tiam lernantino, post ŝi iĝas ekonomikistino kaj docentino. Romano Prodi havas du filojn, Giorgio kaj Antonio.
[redaktu] Akademia aktiveco
Li komencis sian lernadon en Reggio Emilia, ĉe klasika liceo Ariosto, si magistriĝis kun laŭdo je 1961 ĉe Università Cattolica del Sacro Cuore en Milano pri jurisprudenco, prezentante tezo pri protektismo en la disvolvo de la itala industrio kun Siro Lombardini. Li daŭrigis sia lernado al Milano, Bolonja kaj ĉe la London School of Economics, kun la superrigardo de Basil Yamey.
En la jaro 1963 li igis helpanton de Beniamino Andreatta ĉe la fakultato de politika scieco en Bolonja Universitato, komisiita profesoro en 1966 kaj finfine ordinara profesoro, tenante la catedro pri politika kaj industria Economio (da 1971 al 1999). Li estis ankaŭ visiting professor ĉe la Harvard University kaj ĉe Stanford Research Institute.
Lia esploradoj temis principe pri la evoluo de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj, kaj pri la politiko kontraŭ la monopolojn. En duan momenton li interesiĝis ankaŭ pri la interrilato inter Stato kaj Merkato kaj pri dinamiko de diversaj kapitalismaj modeloj.
Li prezidis "Società Editrice Il Mulino" (1974-1978), en 1982 fariĝis direktoro de revuoj "Energia" kaj "L'Industria". En 1981 fondis Nomisma, societo pri ekonomikaj studadon kaj konsultadoj.