Rotokasa lingvo
El Vikipedio
La rotokasa lingvo estas parolata en Bougenvilo, insulo al oriento de Nov-Gvineo, parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estas ano de la Orienta papua lingvaro. Ĝia ĉefa famigaĵo, lingvistike, estas ke ĝi havas unu el la plej malgrandaj fonemaroj en la mondo: ses konsonantoj (p t k v r g) kaj kvin vokaloj (i e a o u); la /t/-fonemo havas la alofono [s] antaŭ la /i/-fonemo. Nur la murapirahana havas malpli da fonemoj.
Tiel, la rotokasa alfabeto konsistas el dek du literoj: AEIGKOPRSTUV.
La fonemoj de la rotokasa, en IFA, estas:
Bilabiala Alveola Velara Voĉa plosivo p t k Senvoĉa plosivo g Voĉa frikativo β Senvoĉa frikativo s Voĉa frapeto ɾ
Vokaloj i e ɑ o u
Ortografie, v signifas IFA /β/.