Sándor Csáder
El Vikipedio
CSÁDER Sándor (ĉader), hungaro en Ĉeĥoslovakio, bankoficisto. Naskiĝis la 16an de oktobro 1902 en Samorin-Somorja (Slovakio). Esperantisto de 1921; de tiam kasisto de la Esperanto-grupo en Bratislavo. Ĉefdelegito, poste, en 1927-31, prezidanto de TEJA. Laboras ĉe la skoltoj. Kunlaboranto de diversaj ĵurnaloj en Slovakio. Noveltradukoj en Esperantista Junularo, Marto ktp.