Sanga dimanĉo (1972)
El Vikipedio
La esprimo Sanga Dimanĉo (Bloody Sunday en la angla, Domhnach na Fola en la irlanda) temas pri la dimanĉo 30-a de januaro 1972 kiam okazis en Derry, Nord-Irlando sanga kontraŭstaro inter kelkaj protestoj por civilaj rajtoj kaj la brita armeo.
De pluraj monatoj, la rilatoj inter la katolikoj kaj la protestantoj estis tre streĉa en tiu areo. La asocio por la civilaj rajtoj en Nord-Irlando tiam decidis organizi senperfortan manifestacion en la stratoj de Derry por postuli interalie egalajn rajtojn inter ambaŭ kontraŭstaraj gentoj, la halton de arbitraj malliberigoj far la brita registaro kaj la sukceson de uniismo en Nord-Irlando. La brita registaro malpermesis tiun protestan marŝon kaj intencis fari ekzemplon post semajnoj da t.n. irlanda terorismo kaj kapti la plej petolajn huliganojn. Por tio, oni sendis la 1-an batalionon de la angla paraŝutista regimento kies estroj estis la leŭtenanto-kolonelo Derek Wilford kaj duarangulo Mike Jackson.
Dum la manifestacio, la afero streĉiĝis inter la armeo kaj kelkaj protestantoj. 26 protestantoj estis pafita de la anglaj trupoj kaj 13 mortis ĉe l'faro dum neniu angla soldato iĝis vundita. Laŭ multaj atestantoj kaj ĵurnalistoj, neniu viktimo posedis pafilon. 8 mortintoj estis neplenaĝa kaj 5 el ili estis pafita de malantaŭe.
La efiko de tiu afero kiun multaj taksis murdaro estis tre granda kaj ege influis la postajn eventojn en tiu regiono. Dum la soldatoj neniam estis persekutita kaj eĉ estis premiita de la reĝino Elizabeto la 2-a, multaj irlandanoj engaĝigis en la terorista organizaĵo IRA por akiri armilon kaj daŭrigi la konflikton. Tiuj ĉi cetere organizis Sangan vendredon por venĝi la mortintojn de tiu dimanĉo.
Multaj fikcioj estis kreita pri tiu stampanta tago, kiel la filmo Bloody Sunday de la anglo Paul Greengrass kies fikĉiaĵo estis laŭdita de multaj kritikoj. Ankaŭ la irlanda rokgrupo U2 kreis faman muzikaĵon pri la evento: Sunday, bloody sunday.