Sankta Vito
El Vikipedio
Vito, latine "Vitus" signifas gaja, viva.
Sankta Vitus estis sanktulo el Sicilio, Italio. Li estis unu el dekkvar sanktaj helpantoj, li mortis en la jaro 303 kiel martiro.
La festo de la sankta Vito estas festata la 15-an de junio laŭ la Gregoriana kalendaro, kaj la 28-an de junio laŭ la Juliana kalendaro.
En mezepoko homj el meza kaj norda Eŭropo (Germanio, Litovio ktp.) festis tiu ĉi festo kune kun t.n. "danco de sankta Vito" - tiu ĉi termino samtempe signifas nervomalsanon, kiu latine nomiĝas "Chorea".
Sankta Vito estas patrono de aktoroj, komediantoj, dancantoj kaj de epilepsuloj. Li protektas ankaŭ kontraŭ fulmoj, ktp. Li estas la ĉefa sankta patrono de Ĉehio kaj de itala urbo Forio in Campania. Diversaj lokoj en Aŭstrio kaj Bavario estas nomitaj al lia honoro. La festo de la sankta Vito estas ankaŭ grava por la Ortodoksa eklezio en Serbio, vidu Vidovdan.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.