Santo André (São Paulo)
El Vikipedio
Santo André da Borda do Campo [san tŭandre daborhda dŭkanpŭ] estas municipo kaj urbo de San-Paŭlio, en Região Metropolitana de São Paulo, unu el municipoj de urbego Região do Grande ABC kunigata al metropola urbo San-Paŭlo. Tiel, fizike, oni povas rigardi ĝin kiel parto de kvartalo de San-Paŭlo, kvankam politike aŭtonoma.
Ĝi havis en 2003 659 294 loĝantojn kaj areon 175 km² (loĝdenso 3767,39 hab/km²).
Santo André da Borda do Campo, estis fondita de João Ramalho, kiu havis multajn edzinojn kaj filojn de tribo de gvajanazoj. En 8-a de aprilo de 1553 lia postulo ke la indiĝena vilaĝo estu rigardata kiel portugalan vilaĝon estis akceptata de ĝenerala-guberniestro de Brazilo Tomé de Sousa.
En 1558, Ramalho iĝis alcaide-mor ("granda" vilaĝestro). Kiam alvenis pastroj, ili intencis ke Ramalho lasu siajn edzinojn (ĉirkaŭ 10), sed li refuzis. Tiel, en 1560, la nova ĝenerala-guberniestro Mem de SÁ decidis forigi la vilaĝon kaj translokiĝis siajn loĝantoj al São Paulo de Piratininga.
La vilaĝo nur reaperis en 1889.
Krom la urbo Santo André, estas en municipo ankaŭ la vilaĝo Paranapiacaba.