Sarah Bernhardt
El Vikipedio
Sarah BERNHARDT, origine: Henriette-Rosine BERNARD (naskiĝis la 22-an de oktobro 1844, mortis la 26-an de marto 1923) estis franca aktorino.
Naskiĝinte en Parizo, ŝi pasigis sian infanaĝon ĉefe en infanhejmoj kaj ĉe parencoj: Sian patron ŝi neniam ekkonis kaj ŝia patrino prostituis sin kaj ne vere okupiĝis pri la infano.
Sian teatran karieron ŝi komencis en la jaro 1862. Per ĉefroloj en teatraĵoj de Jean Racine (Phèdre) kaj Alexandre Dumas (La dame aux camélias) ŝi rapide famiĝis. La publikon ravis ŝia klara voĉo kaj ŝia temperamenta, pasia prezentado.
Kvankam ŝi en ĉiuj roloj uzis nur la francan lingvon, ŝi brilis ankaŭ en aliaj Eŭropaj landoj kaj en Usono. Eĉ akraj kritikoj kontraŭ ŝia "skandaleca" vivostilo (eksteredzeca filo kaj amaso da amantoj) ne malgrandigis ŝian famon. Kiam la unuaj mutfilmoj aperis, ŝi ankaŭ elprovis sin en tiu ĉi medio, sed ŝia mondo ĉiam restis la teatro.
En la jaro 1905 ŝi serioze lezis sian gambon, kiu dek jarojn poste devis esti amputita. Malgraŭ ĉio ŝi ne interrompis sian karieron, kaj ŝi eĉ ne finis ĝin ekde kiam oni devis porti ŝin sur la scenejon, ĉar ŝi ne plu povis memstare iri. Lastfoje ŝi en 1922 aperis sursceneje. En 1923 ŝi mortis en Parizo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.ibdb.com/person.asp?ID=9688
http://www.imdb.com/name/nm0076800
http://www.sarah-bernhardt.com