Sebnitz
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
Sebnitz [Zebnic] estas saksa urbo, kiu situas en Germanio, rande de la Elba Grejsmontaro. Ĝi havas ĉirkaŭ 10.000 enloĝantojn. La nomo de la urbo estas identa kun tiu de la trafluanta rivero. Ĝi estas slavdevena kaj signifas fringo-rojo.
Enhavo |
[redaktu] Faktoj
- Loĝantaro: 9.496 (en 2002)
- Situo: 50° 58' N, 14° 17' E Mapo
- Areo: 43,92 km2
- Alteco: proksimume 379 m super la marnivelo
[redaktu] Partneraj urboj
[redaktu] Historio
Unuafoje oni menciis Sebnitz en 1423, sed supozeble ĝi estas pli malnova. Apud kampistaj kortoj jam frue lin-teksejoj karakterizis la vivon de la urbeto.
[redaktu] Turismo
La milde monteta ĉirkaŭaĵo faras la urbon vojaĝocelo kaj somere kaj vintre. Skimigrantoj trovas ĉi tie spurigitajn vojojn. Vastaj trankvilaj arbaroj etendiĝas proksime, precipe en najbara Bohemio.
[redaktu] Vidindaĵoj
[redaktu] Afrika domo
La muzeo Afrikahaus (Afrika domo) en Sebnitz estas etnografia kolekto, kiu prezentas la historion kaj nuntempon de la afrika kontinento. Ĝi ampleksas multmedian ekspozicion kaj la biblioteko n Nold-Namibia-Bibliothek.
La konstanta parto de la ekspozicio montras erojn de kvar kolektoj.
La kolekto Nold montras ekspoziciaĵojn el la tempo de la germanaj kolonioj kaj etnografiajn objektojn el Namibio kaj Sudafriko.
En alia ĉambro la vizitanton atendas la kolekto Siegfried NEUKIRCH. Tie videblas maskoj el Gabono kaj fotodokumentaro pri la ĝangalkliniko de Albert Schweitzer.
El la kolekto Werner KÜPPER prezentiĝas etnografiaĵoj , kiuj devenas el Okcidenta kaj Orienta Afriko.
En ĉambro, kiu omaĝu al Heinrich BARTH konatiĝinta pro siaj aventuroj kaj esploroj en Afriko, troveblas montraĵoj el la kolekto de la societo Heinrich-Barth-Gesellschaft.
La konstantan ekspozicion kompletigas pli malgrandaj artaj prezentaĵoj, ekzemple pri fotoj de Leni Riefenstahl kaj pri la percepto de Afriko en la pensoj de germanoj.
Kontakto:
Afrikahaus Sebnitz • Hertigswalder Str. 14 • 01855 Sebnitz • Tel. 035971 - 80590 • Fakso 035971 - 80830 • Retejo: [1]